La konsularo en certa lando aŭ urbo estas la aro de la tie agantaj konsulaj oficistoj. Ĝi konsistas el la ĝeneralaj konsuloj, konsuloj kaj honoraj konsuloj.

Aŭtomobila ŝildo de la konsularo

La membroj de la konsularo ne estas aŭtomate membroj de la diplomataro (anaro de ambasadejo, kaj ne nepre havas diplomatan protekton kontraŭ polica agado. La ĝeneralaj konsuloj ja apartenas al la diplomataro.

En multaj landoj la aŭtoj de konsuloj estas markitaj per ovala ŝildo kun la literoj "CC", mallongigo de la franca Corps Consulaire (konsula korpuso).