Konsumpreza indico

Konsumpreza indico estas indikilo por la kresko aŭ malkresko de la prezoj de varoj aŭ servoj, kiujn konsumantoj aĉetas. En multaj landoj, tia indico estas publikigata ĉiumonate de la centra statistika oficejo. La indico dependas i.a. de la varkorbo.

La termino vivkosta indico estas pli-malpli samsignifa, sed nuntempe malpli ofte uzata.