Kontinenta kolizio

La kontinenta kolizio estas procezo de la Platotektoniko per kiu du kontinentaj tektonaj platoj kontaktiĝas pro la tektonaj fortoj kiuj pelas ilin. Ĝenerale la tektonaj platoj konsistas el oceanaj kaj kontinentaj regionoj kaj la kontinenta kolizio okazas kiam la oceana parto de plato subdukcias totale sub la alia. La kontinenta kolizio povas tiam rezulti en subdukcio de unu kontinento sub alia, kvankam la grando de tiu tipo de subdukcio (nome la kvanto de kilometroj de subdukcia plato) ne estas komparebla al tio kio okazas ĉe oceanaj platoj. La kontinenta kolizio rezultas en montariĝo pere de la amasigo de materialo de la terkrusto. La plej parto de la Alpa Orogenezo, kiu formis la montarojn de Pireneoj, Alpoj, Karpatoj, Zagros kaj Himalajo inter aliaj, rezultis el la kolizio inter Afriko kaj Eŭropo kaj inter Hindio kaj Azio dum la lastaj 60 milionoj da jaroj.

Skema reprezento de kolizio de kontinentoj, plattektona situacio kiu povas konduki al montariĝo. Tektona plato estas parto de la litosfero (2), de kiu la terkrusto (1) estas parto. La maldekstra plato ŝoviĝas sub la dekstran kaj konsistis el oceana krusto (4) kaj kontinenta krusto (1), antaŭ ol la unua pro subdukcio subŝoviĝis en la astenosferon (3). Post tio ekestis kontinenta kolizio, dum kiu la krusto dikiĝis kaj la montaro (5) ekestis. Je (6) formiĝas plataĵo.

La kontinenta kolizio estas fenomeno kiu okazas laŭlonge de tempoperiodoj de dekoj al centoj de milionoj de jaroj.

Tiu fenomeno estis observita ĝis nun nur en la planedo Tero.

Referencoj redakti

Bibliografio redakti