Kontingento estas limitita kvanto, ekzemple nombro, parto (greno, soldatoj ktp.), kiun oni povas aŭ devas liveri.

En la komerco, kontingento (kvoto) signifas kvantan limigon por favora importo. Oni (EU, ŝtatoj) povas difini, kiom oni rajtas liveri en la protektitan landon el iu certa varo aŭ varogrupo per malpliigita aŭ nulprocenta dogano.