Kontraŭ ĉiuj (filmo)

Kontraŭ ĉiuj (ĉeĥe Proti všem) estas ĉeĥoslovaka ludata filmo filmita de reĝisoro Otakar Vávra en la jaro 1956 laŭ motivoj de samnomata verko de verkisto Alois Jirásek. Temas pri la tria parto de filma husmovada revolucia trilogio. La okazintaĵo de tiu ĉi historia filmo, ki ligas al filmo Jan Žižka kaj finas la tutan trilogion, okazas en la jaro 1420. La centra motivo de la filmo estas luukto de husanoj kontraŭ soldataroj de la unua krucmilito, en kies frunto alveturas en Bohemion heredanto de la ĉeĥa trono, hungara kaj romia reĝo Sigismondo Luksemburga. Ni observas ankaŭ evoluon de Tábor kaj disputojn inter modera partio de Jan Žižka kaj radikalaj pikardoj de Petr Kániš.

Okazintaĵo redakti

La tria parto de la husana trilogio kaptas kreskon de la husana movado post la batalo ĉe Sudoměř. Tiutempe la husmovado disvastiĝas tra Bohemio kiel ŝtormo. Imperiestro Sigismondo la 1-a proklamas kruckavaliran militiron kontraŭ la ĉeĥa reĝlando. Homoj en urboj kaj en provincoj ribelas kaj amase forlasas siaj hejmojn. Ili foriras konstrui fortigitan urbon Tábor. En Prago estas senĉese streĉita atmosfero kaj praganoj turniĝas je helpo al Tábor. Taboranoj, subgvide de Jan Žižka, iras al Prago. Intertempe la restoj de husanoj ŝirmas Táboron antaŭ soldistoj de sinjoro el Rožmberk, kiujn ili danke al helpo de rajdista taĉmento malvenkas. La soldataro de Sigismondo ĉirkaŭgas Pragon atakante husanojn, fortikigitaj sur monto Vítkov. En sanga batalo la husanoj venkas kaj la malamiko estas devigita al senkapa forkuro.

Rilataj filmoj redakti