Kontraŭpsikiatrio

Kontraŭpsikiatrio estas socia kaj medicina movado oponanta al la paradigmoj kaj tezoj de la oficiala psikiatrio. Unu el ĝiaj plej konataj reprezentantoj estas la eksa psikiatro Thomas Sasz. La kritikaro kontraŭ la tradicia psikiatrio (kiu naskis la Kontraŭpsikiatrio) estas ke tiu uzas ilojn kaj kuracilajn konceptojn maltaŭgajn; ke ĝi traktas la pacientojn kontraŭ ties volo kaj ke ĝi estas tro dominema kompare al aliaj traktomanieroj; ke ĝi engaĝiĝas pro ekonomiaj ligoj al la farmaciaj entreprenoj; kaj ke ĝi uzas kategoriigajn sistemojn diagnozajn kiuj malbonigas la proprajn personajn konceptojn de la pacientoj.