Kontraŭsklaveco Internacia

Anti-Slavery International (Kontraŭ-Sklaveco Internacia) estas internacia organizaĵo kontraŭ sklaveco kaj la plej malnova organizaĵo por homaj rajtoj en la mondo.

Kontraŭsklaveco Internacia
organizaĵokaritata organizaĵo
Komenco 1839
Antaŭe Aborigines' Protection Society vd
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Sidejo Londono, Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Retejo Oficiala retejo
Jura formo karitata organizaĵo
vdr

Historio redakti

La radikoj de la organizaĵo originis en la unuaj aboliciistaj movadoj ĉirkaŭ 1787. La agado de tiuj movadoj kondukis al tio ke en 1807 la sklavkomerco estis aboliciita en la Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando; sekve en 1833 sklaveco estis entute malpermesata. 

Kontraŭ tiu ĉi fono, estis fondita en 1839 la British and Foreign Anti-Slavery Society (Societo kontraŭ sklaveco en Britio kaj eksterlande) kiu agis por tutmonde abolicii sklavecon kaj por aktiva rolo de Britio en ĝia batalo. En 1888 Brazilo estis la lasta ŝtato kiu oficiale aboliciis sklavecon. Neoficiale sklaveco daŭris en multaj partoj de la mondo.

En la 1890-aj jaroj ankaŭ la British and Foreign Anti-Slavery Society engaĝiĝis por la rajtoj de la indiĝenaj popoloj. Tio kondukis en 1909 al nova organizaĵo, la Anti-Slavery and Aborigines’ Protection Society (societo kontraŭ sklaveco kaj por la protekto de la aborigenoj) pro la kunfandiĝo kun la Aborigines’ Protection Society (socio por la protekto de la indiĝenoj). Tiu nova organizaĵo ludis gravan rolon en la efektivigo de la slavecokonvencio de 1926 kaj la aldona konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri la forigo de sklaveco de 1956.

En 1990, la Anti-Slavery and Aborigines’ Protection Society ŝanĝis sian nomon al la nuna nomo.

Nuntempaj agadoj redakti

Laŭ propraj deklaroj 27 milionoj da homoj vivas en sklaveco kaj en sklaveco-similaj kondiĉoj. Krom la kvazaŭ sklavigo pro ŝuldoj Anti-Slavery ("Kontraŭsklaveco") kontraŭbatalas ankaŭ aliajn formojn de sklaveco kiel la plej malbonaj formoj de infanlaboro (ekzemple infana prostituado), homvendado, punlaboro, deviga prostituado kaj tradiciaj formoj de sklaveco precipe okazanta en Maŭritanio, Niĝero kaj Sudano.

La organizaĵo esploras la kaŭzojn kaj fonojn de moderna sklaveco kaj faras ĝin publika, metante premon sur la registaroj kaj entreprenoj. Ĝi ankaŭ subtenas aliajn samcelajn organizaĵojn.

La usona frata organizaĵo, Free the Slaves (liberigu la sklavojn), estis kunfondita de la gvida sklavecospertulo Kevin Bales.[1]

"Kontraŭ Sklaveco"-premio redakti

Ekde 1991 la organizaĵo disdonas ĉiujare la Anti-Slavery Award (kontraŭ sklaveco-premio) al individuoj kaj organizaĵoj kiuj elstare luktis kontraŭ sklavecon.

La premiogajnintoj estis :

  • 1991: Swami Agnivesh/Ligita Liberiga Fronto (Hindio)
  • 1992: Ricardo Rezende (Brazilo)
  • 1993: End Child Prostitution in Asian Tourism, ECPAT (internacia kampanjo)
  • 1994: Edwin Paraison (Haitio)
  • 1995: Harry Wu (Popola Respubliko de Ĉinio)
  • 1996: Regiona Indiĝena Organizaĵo de Atalaya (Peruo)
  • 1997: Pureza Lopes Loiola (Brazilo)
  • 1998: Cheïkh Saad Bouh Kamara (Maŭritanio)
  • 1999: Vivek kaj Vidyullata Pandit (Barato)
  • 2000: George Omona/Gulu - Apogu la Infanojn (Ugando)
  • 2001: Association for Community Development (Bangladeŝo)
  • 2002: Backward Society Education (Nepalo)
  • 2003: Vera Lesko (Albanio)
  • 2004: Ilguilas Weila/Timidria (Niĝero)
  • 2005: Cecilia Flores-Oebanda (Filipinoj)
  • 2006: James Aguer Alic/Dinka-Komitato (Sudano)
  • 2007: Koalicio de Immokalee Laboristoj (Florido/Usono)
  • 2009: Boubacar Messaoud/SOS Esclaves (Maŭritanio)
  • 2010: Justice 4 Domestic Workers
  • 2012: Temedt (Malio)

Eksteraj ligiloj redakti

Oficiala Retejo (angla)

Notoj kaj referencoj redakti

Tiu ĉi artikolo estas parta traduko de la angla artikolo en Vikipedio je la 16-a de aŭgusto 2017.

  1. [1] Arkivigite je 2013-01-21 per la retarkivo Wayback MachineFree the slaves.net