Konu vin mem estas moto (Γνῶθι σεαυτόν), skribita sur la fronto de la templo de la Orakolejo de Delfo, kiu povas bone resumi la instruon de Sokrato ĉar instigo por serĉi la veron ene de si mem anstataŭ en la mondo de la ŝajnoj. La lokucio latina estas Nosce te ipsum. La tuta frazo skribita sur la Delfa templo recitas: Oh homo, konu vin mem, kaj vi konu la tutan universon kaj la Diojn. Foje la latinoj ĝi resumis tiel: Temet nosce (konu vin mem.)

Moderna representaĵo de la origina teksto surksibita en la templo de Delfo.
Vitralo en publika establo en Ludwigshafen (Germanio) portanta la skribaĵon "γνῶθι σαυτόν," kunfandiĝinta versio de "γνῶθι σεαυτόν".

Origino redakti

Origine tiu moto estis atribuita al Taleso, unu el la sep saĝuloj, de Antisteno el Rodo en ties "Sinsekvoj de filozofoj" (FHG, III 182). Alia fontoj tamen, ĝian atribuas al Kilono.

Signifo redakti

La origina signifo estas necerta. Se dedukti el frazoj al ni restintaj, iuj komentaj formuloj estis: (Nenio troa, Bonega la restado en mezuro, Ne aspiru al neebla), kies signifo-celo estus tiu de admono koni kaj akcepti siajn limojn, («konu kiu vi estas kaj ne pretendi esti pli»; estus do instigo ne fali en ekscesojn por ne ofendi la diaĵon per la pretendo esti kiel la dio: cetere la tuta antikva tradicio montras kiel la ideala saĝulo estas kiu posedas la sophrosyne (la saĝecon), nome la modero.

Tamen tiu interpreto ne eksplikas kiel en la plej antikva formulo en la delfa admono aperas pasaĵoj tiaj: "En vi troviĝas la Trezoron de la Dioj. Ho Homo, konu vin mem kaj vi konos la universon kaj la Diojn"; fakte, la moto povus esti instigo al kono pri la animo kiu, estante nature dia, alkonduktus al la kono pri la Dieco. Ne hazarde oni trovas tiun koncepton en diversaj filozofiaj kaj religiaj ellaboraĵoj per la helenisma kaj romia epoko: en orfeismo, fakte, oni kredis ke la animo estus dia kaj,fakte, ĝin difinis dáimōn, kiu signifas diaĵo minora. Krome, laŭ historiistoj, la adoptiĝo al tiuj religioj, nomata oikeiosis. realiĝis per interna percepto, nome per io simila se ne identa al la baza medito de budhistoj kaj hinduistoj, dum en novplatonismo la unuiĝo al la Unuo okazas per la ekstazo en kiu ĝi revenas al Ĝi. Fine en Gnostikismo, en kiu la greka kulturo havis grandan influon, la kono pri la Dieco startadis el la kono pri si mem, kiu ofte estis atingita pere de meditaj praktikoj.

En la Eneadoj de Plotino, la delfa konceptaro okupas la centron de la traktado en la antropologia kaj psikologia sekcioj kaj signas la evoluan kaj mistikan trairon celantan al la unuiĝo kun sia dia esenco.

Simila koncepto troviĝas en la admono de Sankta Aŭgusteno de Hipono "Noli foras ire, in te ipsum redi, in interiore homine habitat veritas" (Ne iru ekstere de vi, reiru en vin mem: okazas ke en la profundo de la homo kuŝas la vero). La kona procezo, laŭ Aŭgusteno, ne povas ne naskiĝi ĉekomence kun la sensaco, en kiu la korpo estas pasiva, sed poste intervanas la animo kiu juĝas per kriterioj kiuj transsaltas la objektojn korpajn. Tamen Aŭgusteno ne antaŭvidigas kunfandigan unuiĝon kun la dia esenco, sed nur malkovro pri la bezono harmonia unuiĝo kun la dia esenco. Kutime la Patroj de la Eklezio rifuzis la mistikojn de la novplatinismo kaj similaĵoj ĉar Dio, laŭ Kristanismo, estas tute ama al la homo sed tute alia ol homo: vidu Transcendecon.

Ekde Pitagoro, tra la mezepokaj skolastikuloj kaj modernaj pensskoloj, multaj filozofoj substrekis la nepercon esplori sin mem en sia memkonscio antaŭ ol komenci esplori la absolutajn verojn. Tion jam faris, se ne ankaŭ antaŭpensi, diversaj orientaj kulturoj[1] Tamen aliaj filozofioj skoloj konstatas ke homo antaŭe scivolemas pri eksteraĵoj, poste reiras en si mem por pli bone esplori la tuton. Ĉikaze la delfa moto estas urĝa invito ne altadi, post tiu komenciĝo, ekstere de si mem.

Kiel rimarkigas Immanuel Kant estas ĝuste la eksteraj objektoj al kiuj ni aplikas niaj matematikaj kaj geometriaj konceptoj, dum ili estas kontingencaj El tiu kontrasto, aldonas aliaj filozofoj, la intelekto estas devigita reiri ene de si mem por malkovri kiu mem estas.

La menso havas konceptojn pri perfekteco,ekzemple, kiuj poste ne trovas realigitaj en la eksterarojoj. De kie devenas tiu koncepto pri perfekteco? La respondo povas esti ke supre de nia menso estas supera Vero, ratio superior, nome estulo pli elstara ol la sensa mondo, kie la ideoj restas senŝanĝaj en la tempo kaj permesas priskribi la realon de la kontingencaj objektoj.

Multaj filozofoj nomas tiun veron “Dio”.

Sed ĉu tiu estas deduktebla el la delfa moto aŭ el modernaj ampleksigoj? Sin demandas kritikistoj

Modernaj filozofiaj interpretoj redakti

Samtempe la moto povas esti konsiderita kiel origina formo de Metodologia Dubo kaj de la metodo de suspendo de juĝo: en tiu senco ĝi interpretindas kiel denunco pri neebleco atingi iun ajn konon kun certeco.

Krome koni sin mem povu ŝajni opone al koni la mondon, sed en la “konoj” povas esti konsiderita du facetoj de la sama medajlo: la filozofio estas elano de la animo al “kono”, sed “konemo” vigla kaj aktuala ne povas flankenlasi la menson kiu konas (kaj eventuale ĝiajn kondiĉiĝojn.)

Pensistoj kiel Sokrato kaj skolastikuloj. kaj orientaj kaj okcidentaj filozofioj, substreka la nepran gravecon de la senpera kaj vigla kono pri la mondo, kiu ne realiĝas sen konsciiĝo pri la funkcio de sia menso, nome pri kiel ĝi konas kaj rekonas la aĵojn. Kompreni tiun funkciadon signifus povi sin liberigi de antaŭjuĝoj,veraj kaj supozitaj, kaj kulturaj kondiĉiĝoj kaj, do, povi konu senfiltre. [2]

 
Detalo de la 6-a eldono de Linea Systema Naturae (1748). "HOMO. Nosce te ipsum."

Bibliografio redakti

  • Pierre Courcelle: Connais-toi toi-même de Socrate à Saint Bernard. Etudes Augustiniennes, 3 Bände, Paris 1974-1975
  • Eliza Gregory Wilkins, The Delphic Maxims in Literature, Chicago, 1929

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Vidu ĉe hindia kulturo kaj la vedoaj himnoj. Io simila oni vidas en Nova Testamento kie estas dirate ke “nur Dio konas kio estas en la homo” kaj ke sen la helpo de la Sankta Spirito la homo ne scias preĝpeti.
  2. Neniu ne vidas ke tiuj estas vere modernaj interpretoj, eble eĉ ne furfuĝe pensitaj de antikvuloj.

Eksteraj ligiloj redakti