Konvencio de Berno (1986)

(Alidirektita el Konvencio de Berno)

La Konvencio de Berno de la 9-a de septembro 1886 fiksis kiel unua la rekonon de la aŭtorrajto inter suverenaj ŝtatoj.

La landoj kiuj estas subskribintaj la Konvencion de Berno, estas blue indikitaj.

Sub la Konvencio de Berno la rajto pri proprietaĵo estas aŭtomate donita al ĉiu kreita verko. La verkinto do ne devas aparte registri sian verkon, aŭ iel peti la protekton de sia kreaĵo. Tuj kiam la verko estas preta, tio signifas verkita kaj iel registrita sur aŭ en fizika medio (papero, filmo, ŝtono ...), la aŭtoro aŭtomate ĝuas la ekskluzivajn rajtojn pri la uzo de sia verko, kaj pri la uzo de la derivaĵoj (tradukoj, kopioj, fotoj ...), krom se li eksplicite rezignas pri siaj rajtoj, aŭ se la aŭtorrajto eksvalidiĝas. La eksvalidiĝo dependas de lando al lando, sed sub la Konvencio de Berno ĝi povas okazi plej frue 50 jarojn post la morto de la verkinto. En multaj landoj tiu eksvalidiĝo okazas 70 jarojn post la morto de la verkinto. Se difinitan verkon kreis pli ol unu persono, la eksvalidiĝo okazas tiom da jaroj post la morto de la plej laste mortinta aŭtoro.

Pro la fakto, ke la aŭtorrajto estiĝas aŭtomate, do ne estas necese aldoni tekston al via verko, kiu klarigas ke vi estas la proprietulo. Vortoj kiel copyright © 2006 havas neniun sencon en lando kiu ratifis la Konvencion.

La aŭtorrajto ne validas nur por "artistoj", sed por ĉiu ajn. Se vi faras subeksponitan oblikvan foton de via urba preĝejo, ĝi estas same protektata kiel perfekta foto de profesia fotisto.

Post eksvalidiĝo de la aŭtorrajto, la verko eniras la publikaĵaron. Tiu eksvalidiĝo povas okazi pro leĝo, sed en iuj landoj (ekzemple Usono) ankaŭ pro deziro de la verkinto.

En pluraj landoj, i.a. en Belgio kaj Nederlando ekzistas la rajto de la portretito, kiu estas escepto al la Konvencio de Berno. Se persono estas portretita en foto, desegnaĵo aŭ pentraĵo, tiu povas rifuzi la publikigon, aŭ postuli rekompencon, eĉ se la portreto troviĝas en la publikpropraĵo. La rajto de la portretito ĝenerale validas ĝis 10 jarojn post la morto de la portretito. La rajton ne ĝuas "publikaj personoj" kiel ministroj, reĝoj, urbestroj k.s.

Landoj redakti

Al la Konvencio aliĝis ĝis nun 162 ŝtatoj. En la jenaj 36 teritorioj la Konvencio ne validas:

  1. Afganio
  2. Angolo
  3. Burundo
  4. Tajvano
  5. Eritreo
  6. Etiopio
  7. Irano
  8. Irako
  9. Jemeno
  10. Kamboĝo
  11. norda Kipro
  12. Kiribato
  13. Kuvajto
  14. Laoso
  15. Maldivoj
  16. Marŝaloj
  17. Moldavio
  18. Montenegro
  19. Mjanmao
  20. Nauro
  21. suda Osetio
  22. Palaŭo
  23. Palestino
  24. Papuo-Nov-Gvineo
  25. Okcidenta Saharo
  26. Salomonoj
  27. San-Marino
  28. Sao-Tomeo kaj Principeo
  29. Sejŝeloj
  30. Sieraleono
  31. Somalio
  32. Orienta Timoro
  33. Turkmenio
  34. Tuvalo
  35. Ugando
  36. Vanuatuo