Kooperativo (aŭ koopera asocio) estas memvola kuniĝo de produktistojkonsumantoj en asocio, kies celo estas la ekonomia antaŭenigo per reciproka helpado. Ĝi havas diversajn formojn: ekzistas aĉetaj, vendaj, konsumaj, kreditaj (bankaj) kaj produktaj kooperativoj.

Ili estiĝis unuafoje fine de la 19-a jarcento por defendi la etproduktistojn kontraŭ la kruela konkurado, por ebligi pli bonan vivon.

La konsuma kooperativo certigas por la anoj pli favorajn aĉetajn prezojn aŭ proporcion el la profito. La aĉeta kaj venda kooperativoj certigas por la anoj la avantaĝojn de la komuna aĉeto, vendo.

Historio redakti

La unuan vivkapablan kooperativon fondis la teksistoj de Rochdale en Britio, en 1844. La fundamento de la kooperativo, kiu servis kiel ekzemplo por la posta kooperativoj entenis jenojn:

  • principo de la malferma membreco, tio estas, iu ajn rajtis membriĝi – je subskripcio de societa parto- aŭ malmembriĝi.
  • egalaj rajtoj inter la membroj, sendependa de la grandeco de la subskripciita societa parto.
  • la membroj ricevas profiton je ilia aktivado - ne pro la poseda proporcio.

La iniciantoj de la kooperativa movado estis en Francio C.H. Saint-Simon kaj F. Fourier, en Germanio F.H. Schulze-Delitzsch. En Britio G. King, kaj R. Owen.

La Internacia Kooperativa Alianco (IKA, angle International Cooperative Alliance, akronime ICA, france Alliance Coopérative Internationale, germane Internationaler Genossenschaftsbund IGB, hispane Alianza Cooperativa Internacional ACI, ruse Международный кооперативный альянс, MKA) estas internacia neregistara organizaĵo kuniganta landajn, regionajn sindikatojn kaj federaciojn de kooperativoj, ĉefe konsumantaj, kreditaj kaj agrikulturaj, reprezentante la kooperativan movadon tra la mondo. Ĝi estis fondita en 1895. Nuntempe, la IKA havas 222 membroorganizaĵojn el 88 landoj, aktivaj en ĉiuj sektoroj de la ekonomio. Ĉi tiuj kooperativoj reprezentas la interesojn de pli ol 800 milionoj da individuoj tutmonde.

Hungario redakti

En Hungario oni reguligis la funkciadojn de la kooperativoj en 1875. En 1898 fondiĝis la Országos Központi Hitelszövetkezet (Landa Centra Kredita Kooperativo) kaj la Hangya Központ (Formika Centro).

Dum la komunisma epoko en Hungario oni provis multfoje organizi perforte la kooperativojn (1950-1960), sed tio sukcesis nur en 1961-62. Dum 1960-1990, la plimulton de la hungara agro kultivis kooperativoj kaj ŝtataj agrobienoj. Tio estis internacia rekonata, kiel sukcesa agrikultura modelo. Post la reĝim-ŝanĝo en 1990, la novaj politikaj fortoj disbatis la kooperativojn (oni aliprivatigis la agron al urbanoj, filoj, nepoj de iamaj posedantoj) kaj la hungara agrikultura produktado kaj efiko de la produktado falis.

En 2005 restis nur kelkaj kooperativoj, ĉar la leĝoj malfavoras ilin. Multaj kooperativoj transformiĝis – pro la leĝaj cirkostancoj – al Akciaj Kompanioj aŭ Kompanioj kun limigita respondeco.

La konkurado en la Eŭropa Unio pensigas la hungarajn homojn denove krei komunajn defendajn asociojn, aĉetajn, vendajn, prilaborajn kooperativojn (hungare TÉSZ Termelő és Értékesítő Szövetkezet ~ Produkta kaj Venda Kooperativo) .

Israelo redakti

En la 2000-aj jaroj, la kibucoj pli kaj pli transformiĝas al kooperativoj, ekonomiaj asocioj.

Venezuelo redakti

Depost la ekrego de Hugo Chávez la kvanto de kooperativoj en la lando kreskis de 762 en 1998 al pli ol 83 769 en aŭgusto 2005.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti