Koordinata maŝino

Koordinata maŝino estas centra konsistaĵo de la koordinata telefoncentralo.

Koordinata maŝino kun 6 horizontalaj kaj 5 vertikalaj elektromagnetoj (komprenu: relajsoj). La ankroj estas longaj, ili funkciigas la kontaktan reton.

Teorie tio estas komplika integra relajso-reto, kiu formas koordinatan sistemon. Po unu horizontala kaj vertikala relajsoj determinas koordinaton, tie la kontaktoj faras interligon al la dezirita loko. La historio komenciĝis jam dum invento de la telefoncentralo. Oni metis vertikalajn kuprajn barojn sur horizontalajn kuprajn barojn. Oni traboris ĉiujn kruciĝojn. Se oni metis kupran etan baron en truon, elektra kontakto estiĝis inter horizontala kaj vertikala baroj. Tio estis la mana koordinata maŝino.

En la aŭtomatiĝo la baroj estiĝis relajso-ankroj, la manovron faris elektromagnetoj. La koordinata centralo konsistas el koordinataj maŝinoj, relajsoj, foje iom da elektronikaĵo. Oni produktis diversajn maŝinojn, sed la horizontoj kaj vertikaloj tuj estas rekoneblaj. La maŝina unuo estas ĝenerale 20 vertikaloj kaj 10 horizontaloj. Povas esti interligi la unuojn, krome ankaŭ duonigi, dekonigi, do praktike en la centralo povas formi iu ajn grandecon.

La foto prezentas 5 vertikalojn. La ankro estas longa pipoforma, sub la ankro iom povas vidi la bobenon. La horizontalaj bobenoj grupiĝas duope. La bobenparo uzas komune unusolan ankron, se unu funkcias, la ankro baskulas al la ĝusta bobeno. Dum la baskulo la ankro preparas la kontaktojn en sia horizonta linio. Poste la vertikalo funkcias, la ankro ŝovas la kontaktilojn en sia vertikala linio. Nature elektra kontakto estiĝos nur en la koordinata punkto.