Kopaiso

lago en Grekio

Kopaiso (antikve-greke Κωπαΐς; novgreke Κωπαΐδα) estis lago meze de Beotio en Grekio, okcidente de Tebo. Ĝi estis senakvigita fine de la 19-a jarcento. La teritorio, kie ĝi situis, estas nun ebenaĵo, konata kiel Kopaida. Sur iama insulo en la lago oni konstruis megalitan citadelon, kies nuna nomo estas Gla, kvankam ties antikva nomo ne estas konata. Tiu povas esti urbo Arne, menciita de Homero.

Kopaiso
Bordo de Kopaiso ĉe fortikaĵo Gla
Bordo de Kopaiso ĉe fortikaĵo Gla
lago • seka lago
Situo Beotio, administra regiono Meza Grekio
Speco de la lago senakvigita
Ĉefaj fontoj rivero Kefiso
Ĉefaj elfluoj rivero Kefiso
Datenoj
Koordinatoj 38° 27′ 0″ N, 23° 3′ 0″ O (mapo)38.4523.0595Koordinatoj: 38° 27′ 0″ N, 23° 3′ 0″ O (mapo)
Kopaiso (Grekio)
Kopaiso (Grekio)
DEC
Kopaiso
Kopaiso
Supermara alteco 95 m
vdr

Senakvigo redakti

 
Brita dragilo de Lake Copais Company dum funkciado.

Kiam la lago ekzistis, sur ĝiaj bordoj situis urboj Haliartus, Orkomeno kaj Keroneo. Riveroj Kefiso, Termessus kaj Triton enfluis la lagon. Ĝin ĉirkaŭis fekundaj kampoj, sed pro maltaŭga drenado la lago ofte inundis ilin. Por ĉesigi tion, en la jaroj 1867–1887 skotaj kaj francaj inĝenieroj el brita kompanio Lake Copais Company konstruis kanalojn por forkonduki akvon el la lago al rivero Kefiso kaj poste al lago Iliki. Entute ĉirkaŭ 200 km2 estis senakvigitaj. La teritorio apartenis al Lake Copais Company, kaj en 1952 estis redonita al la greka ŝtato. [1][2]

En 1957 speciala agentejo The Kopais Lake Agency estis kreita por prizorgi drenadon de la lago kaj konstruadon de nova aŭtovojo. La laboro estis farita en la sama jaro, sed la agentejo kun 30 oficistoj, inkluzive de ŝoforo por la prezidanto, ekzistis ĝis la jaro 2010.[3]

Antaŭ la drenado la akvo fluis al la maro per multaj subteraj kanaloj. Kelkaj el ili estis artefaritaj, kiel notis geografo de la 1-a jarcento Strabono.[4] Nuntempaj elfosadoj trovis grandegajn kanalojn, fositajn en la 14-a jarcento a.K., kiuj forkondukis akvon nordorienten al la maro.[1][5] Strabono mencias laboron pri tiuj kanaloj, faritan de inĝeniero Crates (greke Κράτης) en la tempoj de Aleksandro la Granda.

Lago Kopaiso en antikva literaturo kaj mitologio redakti

 
Mapo de antikva Beotio

Homero kaj aliaj antikvaj aŭtoroj nomas Kopaison Kefisa lago, laŭ la rivero Kefiso.[6][7] Strabono tamen oponas, ke tiu poetika esprimo rilatas al malpli larĝa lago Iliki, inter Tebo kaj Anthedon.[8]

Estis legendo, ke la lago aperis, kiam Heraklo inundis la teritorion, barinte per digo riveron Kefiso, kiu plenigis la basenon.[9][10] Polyaenus klarigas, ke li faris tion, ĉar batalis kontraŭ minioj el Orkomeno: ili estis danĝeraj ĉevalrajdantoj, kaj Heraklo konstruis lagon por senĉevaligi ilin.[11]

Alia rakonto diras pri laga superakvego en mitaj tempoj de Ogyges, kio rezultigis diluvon de Ogyges.[12]

Vojaĝisto Paŭzanio kaj verkisto de komedioj Aristofano mencias, ke en antikva tempo Kopaiso estis fama per fiŝo, speciale per angiloj.[13][14]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 "Buildings of the Installations of Copais Company" angle, Ministerio de kulturo de Grekio
  2. "Mycenaean Gla" angle
  3. "The 'Atimorisia' Illness: Greece's Toothless Battle against Corruption", Spiegel Online.
  4. Strabono 9.2.18.
  5. "Technology in Ancient Greece" angle
  6. Ekzemple, Iliado 5.708.
  7. Paŭzanio 9.24.1 klare identigas tion.
  8. Strabono 9.2.20.
  9. Diodoro Sicila 4.18.7.
  10. Pausanias 9.38.7.
  11. Polyaenus Strategemata 1.3.5.
  12. Oskar Seyffert, A Dictionary of Classical Antiquities, Revised and edited by Henry Nettleship and J.E. Sandys, New York: Meridian Books, 1956.
  13. Pausanias 9.24.2.
  14. Aristofano Acharnians 880.