Tiu ĉi artikolo temas pri la insulo Korčula. Por ĝia ĉefa urbo, vidu Korčula (urbo).

Korčula (itale Curzola, greke Κόρκυρα Μέλαινα Korkyra Melaina, latine Corcyra Nigra) estas kroata insulo en la Adriatiko antaŭ la marbordo de Dalmatio. Ĝi estas la dua plej granda insulo de Kroatio post Krk. Ĝi estas atingebla per pramo interalie de Split, Orebić kaj Hvar. Ĝia plej granda urbo estas Korčula, en la oriento de la insulo.

Ŝablono:Informkesto insulo/zorgado/Bildo mankas
Korčula
Mapo de Korčula
insulo
Situo Adriatiko
Geografia situo 42° 56′ N, 16° 54′ O (mapo)42.93333333333316.9568Koordinatoj: 42° 56′ N, 16° 54′ O (mapo) f1
Korčula (Kroatio)
Korčula (Kroatio)
DEC
Korčula
Korčula

Map

Longo 45 kmf2
Larĝo 7 kmf3
Areo 279 km² f4
Plej alta loko Klupca
568 mf5
Ŝtato Kroatio Kroatio
Teritorio Dubrovnik-Neretva
Loĝantaro 16 182 (2001)
58 loĝ./km²
Ĉefa loko Korčula
vdr

La insulo apartenas al la kroata municipo Dubrovnik-Neretva, havas areon de 279,03 km2 (longo 46,8 km, larĝo 5,3-7,8 km) kaj 17 038 loĝantojn. La plej altaj montoj estas Klupca (568 m) kaj Kom (510 m).

Urboj redakti

 
La urbo Korčula

La tri plej grandaj urboj sur Korčula estas Korčula, Blato en la centro de la insulo kaj la malgranda havenurbo Vela Luka okcidente. Aliaj municipoj estas Žrnovo, Smokvica, Čara, Pupnat kaj Lumbarda.

En la urbo Korčula situas la tiel nomata naskiĝdomo de Marko Polo, ĉar malgrau kontraŭaj indikoj de Marko Polo mem en sia libro Il Milione[1][2][3] daŭre ekzistas tradicioj, kvankam sen pruvigaj elementoj, en Kroatio, kiu subtenas lian naskiĝon en Korčula anstataŭ en Venecio.

Historio redakti

La 8-an de septembro 1298 proksime al la insulo okazis la marbatalo ĉe Curzola inter venecia kaj ĝenova mararmeoj.

Referencoj redakti

  1. [1]
  2. [2][]
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-09-28. Alirita 2008-05-07.