Kora-pulma revivigo

Kora-pulma revivigo (KPR) aŭ ofte simple revivigo signifas efektivigojn de tiuj metodoj, kiuj reaktivas la spiradon kaj sangocirkuladon.

Trejnado je manekeno

La kora-pulma revivigo entenas premon de la brusto 100-foje en minuto kaj je minimuma profundo de 5 cm aŭ unu triono de profundo de la brusto ĉe infanoj. Tiam oni povas anstataŭigi naturan sangocirkuladon, pumpante permane sangon tra la koro. Aldone, oni praktikas la buŝ-al-buŝan spiradon aŭ oni povas uzi spiradigilon, premante aeron en la pulmojn. Celo de kora-pulma revivigo estas malrapidigi mortadon de la persono, kiu okazus se oksigeno ne irus al ĉeloj de cerbo.

Paŝoj de Kora-Pulma Revivigo redakti

(1)

  • Kontrolu ĉu eblas SENDANĜERE alproksimiĝi
  • Kontrolu viktiman REAGEMON per laŭtaj salutoj
  • KRIEGU por helpo
  • faru teĥnikajn paŝojn necesajn por komenci la revivigon – malŝaltu elektron, ventumu la ĉambron (se temas pri venenigo per gaso, karbona duoksido, karbona unuoksido kaj simile, sekurigu aŭ eventuale mortigu danĝeran beston en proksimo de la vundito, ktp.)
  • Kontrolu SPIRADON, klininte kapon de la viktimo reen levinte mentonon - se spirado malnormalas, KPR necesas

(2)

  • Telefonu 112, 911 aŭ lokan telefonnumeron por alvoki AMBULANCON, kaj diru kiu vi estas, kie vi estas, kio okazis kaj nombron de viktimoj
  • Petu venigi DEFIBRILILON, se iu alia alvenas por helpi kaj se ĝi troviĝas proksime

(3)

  • KONTROLU SANGOVUNDOJN kaj ĉesigu sangadon (premado de brusto dum kiam la vundito havas grandajn sangovundojn povus endanĝerigi ĝian vivon)
  • REVIVIGON necesas komenci senprokraste (krom prokrasto bezonata por ĉesigo aŭ malplimultigo de la danĝero kaj por telefoni ambulancon)
  • la vundito devas kuŝi sur sia dorso sur io firma kaj rekta
  • Metu bazon de unu mano centre de la viktima brusto
  • Metu vian alian manon super la unua mano, interplektante la fingrojn de la du manoj
  • Premegu la bruston (je profundo de ĉ. 5 cm aŭ unu triono de ĝia profundo ĉe infanoj) en rapida ritmo (ĉirkaŭ 100-foje en minuto) ĝis alveno de defibrililosukuristoj
  • (Se vi volas kaj scipovas enspiradi, donu 2 enspirojn inter ĉiuj 30 premegoj, alie premegadu la bruston senĉese)
  • Se eblas, ŝanĝu premeganton-anton post 2-minutoj

(4)

  • Se defibrililo ekhaveblas, tuj ŝaltu ĝin kaj sekvu ĝiajn instrukciojn
    • Kiam la defibrilo ne pretas doni elektroŝokon aŭ kiam ĝi analizas (ĝi diras tion), ĉesu revivigon, alie faru ĝin
    • Se la defibrilo diros, ke elektroŝoko ne necesas, daŭru same kiel vi ne havus ĝin
  • Preparu la lokon por alveno de la sukuristoj (ĉefe se ĉeestas pli da homoj) – necesas signi por la sukuristoj por ke ili tuj sciu kien iri, malfermi ĉiujn pordojn inter ekstero kaj inter la loko kie la vundito troviĝas, sekurigi potenciale danĝerajn bestojn (hundojn, ĉevalojn, kaj simile) – celo de tiaj paŝoj estas ke la sukuristoj povu alveni al la vundito plej rapide kiel eblas kaj ke nenio endanĝerigu ilin surloke (ekz. timigitaj bestoj)
  • Kiam la ambulancaj sukuristoj alvenas, daŭrigu premegadon/defibriladon ĝis ilia peto ĉesigi

Korpulma revivigo ĉe infanoj redakti

La paŝoj de korpulma revivigo ĉe infanoj similas al la ĝeneralaj paŝoj, sed oni devas premi la bruston konsciante grandecon kaj aĝon de la infano. Ĉe beboj oni premas la bruston tiamaniere, ke oni kuŝigas la bebon sur io rekta kaj firma kaj premas la brusteton per du najbaraj fingroj de unu mano aŭ per du dikfingroj ĉirkaŭtenante la bebon per la polmo (unu dikfingro tiam troviĝas sub la dua). Ĉe pli grandaj infanoj oni premas la bruston same kiel ĉe plenkreskuloj, eventuale nur ĝis unu triono de profundo de la brusto.

Trejnitoj de artefarita enspirado komencas la revivigon per 5 enspiroj (ĉe beboj nur enhavo de buŝo de la viviganto, ĉe pli grandaj infanoj nur tiom ke la brusto leviĝu) kaj poste 15-foje premas la bruston kaj 2-foje enspiras.[1]

Referencoj redakti

  1. Franěk, Ondřej. GUIDELINES 2015 Základní neodkladná resuscitace dětí pro zdravotníky a školené zachránce (ĉeĥe) (PDF) (2015/2016?). Arkivita el la originalo je 2016-03-31. Alirita 2015-01-17.

Eksteraj ligiloj redakti