La korakoido (latine os coracoideum) estas unu el la tri originaj ostoj de la ŝultra zono en la skeleto de vertebruloj (la aliaj du ostoj estas la klaviklo kaj la skapolo).

Skeleto de afrika struto de antaŭe: 1 sternumo, 2 korakoido, 3 klaviklo, 4 skapolo (5 humero, 6 ripoj, 7 femurosto, 8 tibio, 9 fibulo)

Ĉe ostaj fiŝoj la korakoido kune kun la skapulo konsistigas u-forman ostan apogon. Ĉe amfibioj ankoraŭ ekzistas eta kroma osto, la "prokorakoido". Ĉe reptilioj la korakoido ĝenerale estas nur kartilago, kaj ĉe serpentoj nur ekzistas kiel eta resto.

Ĉe la birdoj tamen la korakoido estas la plej forta osto de la ŝultra zono kaj estas bastonoforma, vertikala kaj iomete flanktenklinita apogilo antaŭ la brusto. En la ventra flanko de la birda korpo ĝi per artiko ligiĝas al la brusta osto sternumo kaj dorsoflanke artike konektiĝas kun skapolo, klaviklo kaj humero, do estas parto de la ŝultra artiko.

Ĉe la mamuloj, inter kiuj estas la homoj, la korakoido nur ĉe la monotremoj restis plene evoluinta. Ĉe la ceteraj mamuloj ĝi dum la evoluo reduktiĝis kaj nur restas proceso laŭ la anatomia signifo, do elstaraĵo, de la ŝultra osto skapolo: la proceso korakoida (latine processus coracoideus).