Koralaj rifoj estas diversaj subakvaj ekosistemoj kunigitaj de strukturoj de kalcia karbonato sekreciitaj de koraloj. Koralrifoj estas konstruitaj de kolonioj de etaj animaloj troviĝantaj en maraj akvoj kiu enhavas kelkajn nutraĵojn. Plej koralrifoj estas konstruitaj el ŝtonkoralo kiuj siavice konsistas el polipoj kiuj grupiĝas. La polipoj apartenas al grupo de animaloj konataj kiel kniduloj, kiuj inkludas ankaŭ marajn anemonojn kaj meduzojn. Malkiel maraj anemonoj, koraloj sekrecias malmolajn karbonatajn ekzoskeletojn kiuj eltenas kaj protektas la koralajn polipojn. Plej rifoj kreskas plej bone en varmaj, neprofundaj, klaraj, sunecaj kaj agitatajn akvojn.

Ofte nomitaj "pluvarbaroj de la maro", neprofundaj koralrifoj formas kelkajn el plej diversaj ekosistemojn el la Tero. Ili okupas malpli ol 0.1% el la oceana surfaco de la mondo, ĉirkaŭ duono de la areo de Francio, kvankam ili havigas hejmon por almenaŭ 25% el ĉiuj maraj specioj,[1][2][3] inklude fiŝojn, moluskojn, vermojn, krustulojn, eĥinodermojn, spongojn, tunikulojn kaj aliajn knidulojn.[4] Paradokse, koralrifoj floras eĉ kvankam ili estas ĉirkaŭita de oceanaj akvoj kiuj havigas malmultajn nutraĵojn. Ili estas plej ofte troviĝantaj je malprofundaj akvoj en tropikaj akvoj, sed ekzistas ankaŭ koraloj de profundaj kaj malvarmaj akvoj je pli malgrandaj skaloj en aliaj areoj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Spalding MD and Grenfell AM (1997). “New estimates of global and regional coral reef areas”, Coral Reefs 16 (4), p. 225–230. doi:10.1007/s003380050078. 
  2. Mulhall M (Printempo 2009) Saving rainforests of the sea: An analysis of international efforts to conserve coral reefs Arkivigite je 2010-01-06 per la retarkivo Wayback Machine Duke Environmental Law and Policy Forum 19:321–351.
  3. Where are Corals Found? NOAA. Reviziita: 13an de Majo 2011. Alirita: 24a de Marto 2015.
  4. Hoover, John. (Novembro 2007) Hawai okinai's Sea Creatures. Mutual. ISBN 1-56647-220-2.

Referencoj redakti

Literaturo redakti

STOP-BOWITZ, Carl. Koralrifoj tropikaj kaj arktikaj. ISU-prelego, Stokholmo 1980. En: Scienca Revuo, vol. 40, n-ro 156 (1989), pp. 22–32 online Arkivigite je 2017-09-12 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj redakti