Koralo estas kalka, pli-malpli arboforma skeleto de diversaj kolonioj de kniduloj en la klaso koraluloj (Anthozoa). Ĝi ordinare fiksitas al submaraj lokoj. Ekzistas belaj ruĝaj kaj nigraj koraloj, el kiuj oni faras ornamaĵojn.

Cerba koralo
Ilustraĵo de ŝtonigitaj koraloj
Coral Outcrop Flynn Reef.jpg
Korala elstaraĵo, Flynn Reef

Taksonoj redakti

Ekologio redakti

Koralblankigo aŭ korala senkolorigo okazas kiam koralaj polipoj elpelas algojn kiuj estis loĝantaj ene de iliaj histoj. Algoj havigas ĝis 90 % el la korala energio. Blankigitaj koraloj plue vivas sed ekmalsategas post eksenkolorigo. La ĉefa kaŭzo de la koralblankigo estas la plialtiĝo de la akvotemperaturoj.

Konservado redakti

Klimata ŝanĝiĝo redakti

Pliiĝado de marsurfaca temperaturo en tropikaj regionoj de ~1 °C dum la lasta jarcento kaŭzis grandaskalan koralblankigon, mortadon, kaj sekve malgrandiĝadon de koralaj populacioj. Ne estas klare, ĉu koraloj adaptiĝos sufiĉe rapide por eviti severan malplimultiĝon.[1]

Jaraj kreskozonoj de iuj koraloj, ekzemple la profundejaj bambuaj koraloj (Isididae), eble estas unu el la plej fruaj efiksignoj de oceana acidiĝo en maraj vivaĵoj.[2] La kreskozonoj permesas, ke geologoj rekonstruu pojarajn kronologiojn (specon de ciklonombra datado), kiuj fundamentas por fajndistingaj registroj de pasintaj klimataj kaj mediaj ŝanĝiĝoj establitaj per geokemiaj metodoj.[3]

Iuj specioj faras mikroatolojn, t.e. koloniojn, kies supro estas mortinta kaj plejparte superakva, sed kies rando estas plejparte subakva kaj vivanta. La alton de mikroatolo limigas la averaĝa nivelo de la tajdoj. Per analizo de la diverseco de kreskoformoj en mikroatolo eblas rekonstrui malfajndistingan registron de la ŝanĝiĝado de la marnivelo. Samtempe oni povas dati fosilan mikroatolon per radiokarbona datado. Tiaj metodoj helpas en la rekonstruado de holocenaj marniveloj.[4]

La adaptiĝon de koraloj al ŝanĝita klimato malhelpas la malrapideco de ilia evoluado. Kvankam ili havas grandajn populaciojn, kiuj kapablas reproduktiĝi sekse, ofteco de neseksa reproduktado bremsas ilian evoluon.[5] Genfluo varias inter koralaj specioj.[5] Biogeografie ili estas tre malmoviĝemaj organismoj, de genfluo ne estas fidinda disportanto de adaptoj. Ankaŭ ilia longviveco povas malfavori adaptiĝon.[5]

Tamen, adaptiĝo al klimata ŝanĝiĝo estas plurfoje konstatita, kun ŝoviĝo de la genotipoj de koraloj kaj iliaj algetoj. Tiuj ŝoviĝoj de alela ofteco progresis al pli toleremaj bestalgetoj.[6] Oni konstatis, ke certa ŝtonkorala algeto plioftiĝas kie la temperaturo estas alta.[7][8] Simbiozantoj, kiuj toleras pli varman akvon, ŝajne fotosinteas malpli rapide, kio implicas ekvilibron inter evolua avantaĝo kaj malavantaĝo.[8]

En la Golfo de Meksiko, kie la maro plivarmiĝas, la varmobezonaj cervokorna kaj alkokorna koraloj ŝanĝis sian arealon.[6] Ne nur la simbiozantoj kaj specioj aliiĝas, sed ŝajne estas certa plej selektebla rapido de kresko. Malpli rapidkreskaj sed pli varmotoleraj koraloj fariĝis pli oftaj.[9] La ŝanĝoj por adaptiĝi al temperaturo estas malsimplaj. Iuj rifoj en nunaj ombroj indikas rifuĝejon, kie pli facilos adaptiĝi eĉ se la temperaturo plialtiĝos pli rapide tie ol en aliaj lokoj.[10] Tia disigo de populacio fare de klimataj baroj multe malpligrandigas la efektivan niĉon kompare al la malnova fundamenta niĉo.

Koraloj kiel klimata registrilo redakti
 
Tutmonda mapo de marsurfaca temperaturo (MST)

La monda akva buĝeto estas precipe influata de tropikaj marsurfacaj temperaturoj ĉe la Intertropika Konverĝejo (ITK).[11] La suda duonglobo havas unikan meteologian fenomenon situantan permanente en la sudokcidenta Pacifiko nomatan Sudpacifika Konverĝejo (SPK). Dum varmaj ENSO-periodoj, la SPK returnas sian orientiĝon, etendiĝante de la ekvatoro suden tra Salomonoj, Vanuatuo, kaj Fiĝio al la insuloj de Franca Polinezio, kaj orienten al Sudameriko. La pligrandiĝo de la SPK efikas al la geokemio de koraloj en tropikaj regionoj.[12]

Geokemia analizo de koralaj skeletoj korelacias kun marsurfaca saleco (MSS) kaj marsurfaca temperaturo (MST), de datumoj El Nino 3.4 SSTA, pri malnormalecoj de la proporcio δ18O ĉe koraloj. La rilato inter la fenomeno ENSO kaj varioj en MSS kaj MST helpas en modelado de tropikaj klimataj evoluoj.[13]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Hoegh-Guldberg O. (1999). “Climate change, coral bleaching and the future of the world's coral reefs”, Marine and Freshwater Research 50 (8), p. 839–99. doi:10.1071/mf99078. 
  2. National Oceanic and Atmospheric Administration – New Deep-Sea Coral Discovered on NOAA-Supported Mission. www.noaanews.noaa.gov. Alirita 2009-05-11.
  3. (2002) “Corals, chemistry, and climate”, Science 296 (8), p. 277–78. doi:10.1126/science.1071561. 
  4. (2000) “Microatolls as sea-level indicators on a mid-ocean atoll”, Marine Geology 168 (1–4), p. 61–78. doi:10.1016/S0025-3227(00)00043-8. 
  5. 5,0 5,1 5,2 (2003) “Climate change, human impacts, and the resilience of coral reefs”, Science 301 (5635), p. 929–33. doi:10.1126/science.1085046. 
  6. 6,0 6,1 Parmesan, C. (2006). “Ecological and evolutionary responses to recent climate change”, Annual Review of Ecology, Evolution, and Systematics 37, p. 637–69. doi:10.1146/annurev.ecolsys.37.091305.110100. 
  7. Baker, A. (2004). “Corals' adaptive response to climate change”, Nature 430 (7001), p. 741. doi:10.1038/430741a. 
  8. 8,0 8,1 Donner, S. (2005). “Global assessment of coral bleaching and required rates of adaptation under climate change”, Global Change Biology 11 (12), p. 2251–65. doi:10.1111/j.1365-2486.2005.01073.x. Alirita 2017-10-25.. 
  9. (2009) “Symbiont diversity may help coral reefs survive moderate climate change”, Ecological Applications 19 (1), p. 3–17. doi:10.1890/08-0139.1. 
  10. (2007) “Effects of Climate and Seawater Temperature Variation on Coral Bleaching and Morality”, Ecological Monographs 77 (4), p. 503–25. doi:10.1890/06-1182.1. 
  11. (2013) “Oceanographic variability in the South Pacific Convergence Zone region over the last 210 years from multi-site coral Sr/Ca records”, Geochemistry, Geophysics, Geosystems 14 (5), p. 1435–53. doi:10.1029/2012GC004293. 
  12. (1989) “Origin of the South Pacific Convergence Zone”, Journal of Climate 2 (10), p. 1185–95. doi:[[doi:10.1175%2F1520-0442%281989%29002%3C1185%3AOOTSPC%3E2.0.CO%3B2|10.1175/1520-0442(1989)002<1185:OOTSPC>2.0.CO;2]]. 
  13. (1991) “The mixed layer of the western equatorial Pacific Ocean”, Journal of Geophysical Research 96 (S1), p. 3343–58. doi:10.1029/90JC01951.