Korbfarado estas la ago krei korbon, pli ofte plektante lignecan, flekseblan materialon.

Korbfarado

Materialo redakti

 
La korbisto (el la libro Kio vi volas fariĝi?, ĉ. 1880)

Korboj estas faritaj kutime el branĉoj, disigita ligno, bambuo, rotango, fragmito, palmfolioj aŭ aliaj naturaj materialoj.

La plej kutima materialo en Eŭropo estas salikbranĉoj de la specio vimeno, kreskigita tiucele.

Preparo de la materialo redakti

La unujaraj salikbranĉoj estas uzataj ŝelitaj aŭ neŝelitaj (tamen tiam nur por grandaj korboj) estas ĉiujare fortranĉitaj je alto de 1 ĝis 1,5 metroj.

Por ŝeli ilin, oni tiras ilin freŝajn tra elasta ligna aŭ fera pinĉilo kaj poste forprenas la krevitan ŝelon. Post la ŝelado la vergoj estas sekigita kiel eble plej frue ĉe aero kaj suno, por konservi la blankan koloron. Per subakvigo ili retrovas la flekseblecon kaj pretas al plektado.

Por tre fajnaj korboj oni disdividas la vergojn en tri aŭ kvar pecojn. Tiuj triangulaj vergoj estas tirataj tra rabotilo ĝis ili estas denove rondaj aŭ plataj.

Plektado redakti

 
Korbisto laboranta

Oni preparas unue la fundon de la korbo, poste la flankojn. Plej ofte oni uzas ilon por fixi la fundon. Malrondaj korboj estas plektitaj super lignaj formoj.

Finpreparo redakti

Kelkaj korboj estas blankigitaj, kolorigitaj aŭ lakitaj post plektado, iam oni bronzumis, arĝentumisorumis ilin. [1].

Historio de korbofarado redakti

Korbofarado certe estas unu el la plej malnovaj metioj en la mondo.

Reston de korbo el la epoko ĉirkaŭ 10.000 a.K. arkeologoj trovis en proksima Oriento. 5.000-jarajn korbformajn tomboaldonaĵojn oni trovis en 1857 en kavo en suda Hispanio. Ĉe la Neuenburgersee oni trovis salikokorbojn. Ankaŭ keltoj regis tiun arton.[2]

En Germanio korbfaradindustrio ekzistis ĉefe en Berlino, Hamburgo, Leipzig, Dresden, Bamberg kaj Schmalkalden. La ĉefa eksportejo por korbaĵoj estis ĉe Coburg. En Lichtenfels ekzistas ankoraŭ nuntempe faka lernejo por korbfarado.

Ofte oni instruis korbfaradon al blinduloj por ke ili partoprenu al financado de specialaj loĝlokoj[3].

Korbaĵoj redakti

 
Korbwaren eines fliegenden Händlers

Korbfarado celas ne nur plektadon de korboj, sed ankaŭ de mebloj, beboĉaroj, lampoj, tapiŝpurigiloj, bildokadroj, ktp.

Korbo por fiŝkaptado nomiĝas naso

La ujoj sub varmaera aerostato estas ankoraŭ hodiaŭ faritaj ĉefe el korbaĵo. Tiel ili estas malpezj, sed tamen flekseblaj, kaj malfacile rompiĝas dum surteriĝo. Aerostata korbo povas enteni ĝis 16 personojn.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Brockmann: Hand- Lehr - und Musterbuch für Korb- und Strohflechter, Korbmöbel- und Rohrwarenfabrikanten. In: Schauplatz der Künste und Handwerke 77. Weimar, 1882

Referencoj redakti

  1. Susie Vaughan: Einfach Korbflechten mit Zweigen aus dem Garten und vom Wegesrand , Staufen bei Freiburg, 2005, ISBN 3-936896-14-3
  2. http://www.taranis-kelten.de/korbflechten_mehr.html
  3. Ruprecht, Johanna: Korbflechten : pädagogische Aspekte und kulturelles Umfeld, 2000, ISBN 3-89811-884-3