La Koria otido, Ardeotis kori, estas granda afrotropisa birdo de familio Otidedoj kaj ordo Gruoformaj kaj loĝanta en Afriko el Etiopio ĝis Sudafriko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Koria otido
Koria otido
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Otidedoj Otidae
Genro: Ardeotis Ardeotis
Specio: Koria otido Ardeotis kori
Burchell 1822
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

La Koria otido estas ĉefe helgriza kaj bruna dorse kun nigra kresto, malhela kaj mallarĝa kolumo ĉebruste kaj flavaj kruroj. La Koria otido longas 90-130 cm kaj altas 60-90 cm. Mezaveraĝe la Koria otido pezas 18 kg, sed ĝi povas atingi eĉ 34 kg, kio igas ĝin la plej granda kaj peza otido.

Reproduktado redakti

La Koria otido kunhavas similajn Reproduktokutimojn kun aliaj otidoj, tio estas, la virseksulo klopodas allogi kelkajn inojn per spektakla ceremonio kaj gonflado de blankaj plumoj. Kuniĝas kun ili kaj lasas ilin zorgi pri nesto, ovoj kaj idoj. La inoj konstruas neston surplanke kaj kovas la ovojn, krom eta forigo por manĝoplugado. Kiam la idoj eloviĝas la patrino alportas al ili mildan manĝaĵon.

Kutimoj redakti

La Koria otido estas granda kaj peza birdo, kiu evitas flugi se eblas. Ĝi estas preskaŭ ĉiam surplanke, plugante semojn kaj lacertojn el kio konsistas plej granda parto de ĝia dieto.

Tre ofte la Koria otido troviĝas kune kun abelmanĝuloj rajdantaj sur ties dorso dum ĝi piediras. Tiele la abelmanĝuloj povas kapti insektojn kiuj eksaltas aŭ akflugas ĝenitaj de la proksimo de la otidoj.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti