La koriozolitoj estis gaŭla popolo de la grupo de la armorikaj popoloj.

Koriozolitoj
Mapo de nuna Bretonio :
  •  osismoj
  •  venetoj
  •  koriozolitoj
  •  riedonoj
  •  namnetoj
  • popolo
    Gaŭloj
    Suma populacio
    Ŝtatoj kun signifa populacio
    Armoriko (nuntempe: regiono Bretonio (Francio))
    Lingvo(j)
    Gaŭla
    Religio
    kelta
    Parencoj
    Keltoj, najbaroj: namnetoj, osismoj, riedonoj, venetoj
    vdr

    Originoj kaj etimologio redakti

     
    La koriozolitoj (franclingve 'Coriosolites'), unu el la popoloj nordokcidente de Gaŭlio

    La koriozolitoj apartenis al la armorika Konfederacio.

    La nomo de la koriozolitoj estas konata sub diversaj latinigitaj formoj : Coriosolitæ (variaĵoj : Curiosolitæ, Coriosoliti)[1], Coriosolites[2], Coriosultes (variaĵoj : Coricoriosuelites, Cariosuelites, Coriosuelites)[3]. Tiu nomo estis ankaŭ trovita en singulara formo en gaŭla-romia skribaĵo : Coriosolis « Coriosolite »[4]. Oni povas rekoni la keltan elementon corio- « armeo, trupo »[5],[6],[7]. Tiu elemento[8] oftas en la gaŭlaj etnonimoj (Vidi la Uocorii « la du armeoj »; la Tricorii « la tri armeoj », de tio Tregoro kaj Tréguier; la Petrucorii « la kvar armeoj », de tio Périgord kaj Périgueux, ktp.)[7] kaj la antroponimoj, same kiel kelkaj toponimoj kiel Coriallo / °Coriovallum (pranomo de Cherbourg) kaj Coriovallum, kelta pranomo (3-a jc)[9] de la urbo Heerlen en Nederlando.

    La signifo de la dua elemento, -solit-, -suelit--sult-, ne estas konata.

    Teritorio redakti

    La koriozolitoj rezidis inter la nunaj departementoj Côtes-d'Armor kaj Ille-et-Vilaine. Ili donis sian nomon al la urbo Corseul, kiu estis ilia ĉefurbo (gaŭla-romia nomo Fanum Martis), same kiel Aleth (Aletum, nun Saint-Servan).

    Multaj arkeologiaj fosadoj, faritaj de 30 jaroj, ebligis plibone koni la realecon de tiu armorika popolo.

    Praromiaj lokoj sur la koriozolita teritorio redakti

    Aleth, roka promontoro situanta ĉe la dekstra bordo de rivero Rance (Reginca) (nun sur la komunumo Saint-Malo), atestas pri intensa homa restado datiĝanta de fina La-Tène-kulturo. Sur la insuloj Agot kaj Les Ebihens, esplorataj en 1984 de profesoro Langouet, grandaj gaŭlaj restaĵoj estis malkovritaj.

    En aprilo 2008, okaze de arkeologia ekzameno por prepari la konstruon de aŭta vojringo por preterpasi la urbon Saint-Brieuc, grava gaŭla-romia loko estis malkovrita en Trégueux[10]. La loko estis esplorita de la asocio "Oxford Archeology" de junio 2009 ĝis marto 2010, laŭ distanco pli longa ol unu kilometro[11]. Laŭ la esploristoj, la malkovritaj restaĵoj pruvas la ekziston de vilaĝo kun preskaŭ 1 000 loĝantoj, starigita dum la Ferepoko[12].

    Ekonomio redakti

    Mono redakti

    Toponimio redakti

    Multaj nomoj de praromiaj lokoj estis trans konigitaj per skribaĵoj : Alet (Aleth), Canalch (insulo sur kiu situas nuna intermura Saint-Malo), eble Segisama-Briga (insulo Cézembre), kaj Reginca (rivero Rance).

    Bibliografio redakti

    • Loïc Langouet, « Le site gaulois des Ebihens en Saint-Jacut (Côtes- d'Armor) », en Bulletin de la Société d'histoire et d'archéologie de l'Arrondissement de Saint-Malo, 1985.
    • Loïc Langouet, Les Coriosolites, un peuple armoricain de la période gauloise à l'époque gallo-romaine, eldoninto "Centre régional d'archéologie d'Alet", 1987, 279 paĝoj, ISSN : 0399-6662

    Notoj kaj referencoj redakti

    1. César, Guerre des Gaules, II, 34.
    2. César, Guerre des Gaules, III, 11, 4.
    3. Pline l'Ancien, Natura historio, IV, 107.
    4. CIL XIII 616.
    5. Georges Dottin, La langue gauloise, Parizo, 1920, p. 248.
    6. Pierre-Henry Billy, Thesaurus Linguae Gallicae, Hildesheil / Zürich / New-York, Olms-Wiedmann, 1993, p. 57a.
    7. 7,0 7,1 Xavier Delamarre, Dictionnaire de la langue gauloise, Errance, Parizo, 2001, paĝoj : 104-105.
    8. La gaŭla vorto °corios « armeo » venas de la komuna kelta °korios, samsenca, al kiu ligiĝas en la malnovirlanda lingvo cuire « trupo, armeo », la kimra cordd « tribo, klano; trupo », la malnovbretona cor- kaj la mezbretona (cost-)cor « familio; trupo ». Ĝi devenas de la komuna hindeŭropa pralingvo°kór-yo-s, kiu signifas « roto (?)», de tio « eta armita trupo », formita per °kóros « ago tranĉi; sekcio, divido ». De la hindeŭropa venas ankaŭ la komuna ĝermana °harjaz « armeo » (vidi la germanan Heer « armeo ») kaj en la litova lingvo kãrias « armeo ». Vidi Xavier Delamarre, op. cit., loc. cit.; angle Don Ringe, From Proto-Indo-European to Proto-Germanic, Oxford University Press, Oxford, 2006, paĝoj : 62-63.
    9. Irvojo de Antonin.
    10. (aprilo 2008) “france Archéologie. Un important site gaulois découvert à Trégueux”, Le Télégramme de Brest. Alirita la 12-an de aŭgusto 2011.. 
    11. Chaupitre, Marie-Claudine (oktobro 2009). “france À Trégueux, un site gaulois majeur sous la rocade”, Ouest-France. Alirita la 12-an de aŭgusto 2011.. 
    12. Retpaĝo de La Porte-Allain[rompita ligilo] sur la retpaĝo de la komunumo Trégueux