ISO-lingvokodo :

639-1 = mankas
639-3 = kpy

Korjaka lingvo estas lingvo de korjakoj. Ĝi apartenas al ĉukĉa-kamĉatka lingvaro, branĉo de prasiberia lingvaro. En mezo de 20-a jarcento ankaŭ estis uzata nomo nimilana, ĉar sovetaj sciencistoj trovis tion pli bonsona. Vere, tamen, la nomo nimilanoj estas aplikebla nur al loksidaj korjakoj kaj devenas de la vorto nimnim (нымным), kiu signifas vilaĝo. Nomadaj korjakoj nomas sin ĉavĉuvoj (чав'чывав'). Nimilanoj estas tradukebla kiel vilaĝanoj; neniuj korjakoj vere nomas sin tiel, loksidaj korjakoj preferas nomi sin laŭ nomo de vilaĝo, en kiu ili loĝas. La nomo korjakoj estas tre antikva kaj oni nun ne scias precize de kio ĝi devenas. Plej verŝajna etimologio estas de la vorto ӄорак, kio estas speca kazo de pluralo de vorto ӄойаӈаӄораӈа (boaco) kaj signifas [tiuj kiuj loĝas] ĉe boacoj.

Arealo redakti

Korjaka lingvo estis tradicie parolata en la arealo de korjakoj. Tio estas nordo de Kamĉatko kaj apudaj teritorioj. Tie en 1930 estis kreita Korjaka nacia regiono, kiu transformiĝis en nuntempa Korjakio. Korjakoj loĝas pli-malpli kompakte. Laŭ censo de 1989 tuta nombro de korjakoj estas ĉ. 9200 homoj, el kiuj nur 53% rigardas sin kiel denaskparolantoj de korjaka lingvo.

Preskaŭ ĉiuj korjakoj ankaŭ flue parolas ruse. Korjaka lingvo estas uzata plejparte inter nomadaj korjakaj boac-paŝtistoj. Ofte korjakan lingvon scias boacpaŝtistoj de najbaraj popoloj - ĉukĉoj, evenoj, itelmenoj ktp.

La unua korjaka aboco estas eldonita en 1930-aj jaroj. Tiam estis eldonataj lernolibroj por bazlernejoj kaj literaturo en la korjaka. La Konstitucio de Sovetunio ankaŭ estas tradukita al korjaka lingvo. Sed pro Dua Mondmilito eldono de korjaka literaturo kaj instruado de la korjaka en lernejoj estis haltigita dum kelkaj jardekoj. Nur en fino de 20-a jarcento denove aperis korjakaj eldonoj. Nun korjaka lingvo estas instruata en kelkaj lernejoj de Korjakio, eldoniĝas libroj kaj lernolibroj. En korjakia radiofonio kaj televido ekzistas kelkaj korjaklingvaj programoj. Gazetoj en la korjaka nuntempe ne eldoniĝas, tamen artikoloj en la korjaka iam publikiĝas en (plejparte ruslingva) korjakia loka gazeto Narodovlastie ("Demokratio").

Korjaka lingvo estas instruata en Korjakiaj bazlernejoj kaj eĉ infanĝardenoj. La instruistojn de korjaka lingvo oni instruas en Korjakia Pedagogia Lernejo kaj en Herzen Universitato en Sankt-Peterburgo.

Skribsistemo redakti

Korjaka lingvo ne havis propran skribsistemon antaŭ sovetaj tempoj. Unua skribsistemo por la korjaka aperis en 1931. Ĝi baziĝis je latina skribo:

A a B в Є є D d E e Ә ә F f G g
H h I i Ь ь J j K k L l M m N n
N̡ n̡ Ŋ ŋ O o P p Q q R r S s T t
Ţ ţ U u V v W w Ƶ ƶ

En 1933 oni anstataŭigis literon Є є per C c

En 1937, kiel por plimulto de Sovetuniaj lingvoj, por la korjaka estis kreita nova skribsistemo. Ĝi baziĝis al la rusa kaj enhavis ĉiujn rusajn literojn kaj digrafo Нг нг. En 1950-aj jaroj aldoniĝis literoj В'в' Г'г' К'к' Н'н'. En la 1960-aj ĝi estas plie reformita kaj ekhavis modernan aspekton:

А а Б б В в В' в' Г г Г' г' Д д Е е
Ё ё Ж ж З з И и Й й К к Ӄ ӄ Л л
М м Н н Ӈ ӈ О о П п Р р С с Т т
У у Ф ф Х х Ц ц Ч ч Ш ш Щ щ Ъ ъ
Ы ы Ь ь Э э Ю ю Я я

Dialektoj redakti

Entute oni apartigas 11 korjakajn dialektojn - ĉavĉuva, karaga, apukina, aljutora (aŭ oljutora), palana (lesnova), kaĥtanina, rekinnikova, kamenska, itkana, parenska, giĵigina. Ankaŭ kelkaj sciencistoj opinias, ke kereka lingvo ankaŭ estis dialekto de la korjaka. Plej uzataj dialektoj estas ĉavĉuva, palana, aljutora kaj karaga. Ĉavĉuva dialekto estas uzata en plej granda teritorio, ĉar ĝi estas dialektiĝo de nomadaj boac-paŝtistoj (ĉavĉuvoj). Ĝi estas uzata tra tuta Korjakio. Ĉavĉuva dialekto estas bazo de ortografio, sed literaturo plejparte baziĝas je folkloro kaj ĉiu literaturaĵo estas skribita laŭ dialekto de folkloraĵo.

Estas du bazaj branĉoj de korjakaj dialektoj: j-dialektoj, kaj t/r-dialektoj. Ekzemple, la vorto, kiu en j-dialektoj kiel ĉavĉuva kaj apukina sonas jajanga (йайаӈа) (= domo) en aljutora, palana kaj karagina estas raranga (рараӈа). En la ĉukĉa lingvo sama vorto sonas jarangi (йараӈы). La vorto vulpo en la j-dialektoj sonas jajol, en aljutora ĝi sonas tatul (татул), en la palana tattol (таттол) en karagina tatol (татол). Ĉavĉuva vorto jajatik (йайатык), signifanta faligi, en la aljutora sonas kiel taratik (таратык) ktp. Estas ankaŭ ŝanĝoj en aliaj sonoj, ekz. ĉavĉuva ngitok (ӈыток) kaj aljutora ngitukki (ӈытукки) signifas eliri; ĉavĉuva pelak (пэлак) - lasi - en la aljutora estas pilak (пилак); vorto hodiaŭ en ĉavĉuva estas eĉgi (эчги) en aljutora asgi (асги) ktp.

Kelkaj vortoj estas senŝanĝaj en diferaj dialektoj:

  • в'ала — tranĉilo
  • мимыл — akvo
  • милгын — fajro
  • мыгмыг — ondo
  • ынныын — fiŝo (en ĝenerale)
  • ӄэта aŭ ӄэт — ketao (fiŝo Oncorhynchus keta)
  • пиӈпиӈ — cindro
  • лиглиг — ovo

Ankaŭ ekzistas vortoj, kiuj tute diferas en diferaj dialektoj kaj verŝajne havas diferajn devenojn. Ekzemple

  • Vorto infano en ĉavĉuva dialekto estas кмиӈыпиль, en la karagina ненег'уп, en la palana унюнюпи
  • Gorbuŝo (fiŝo Oncorhynchus gorbuscha) en ĉavĉuva dialekto nomiĝas калал, en la karagina ассуас, en la palana ачуач
  • Malbona en la ĉavĉuva estas г'аткэӈ, en la karagina нынырхаӄ en la palana нынакӄин.

Ankaŭ inter dialektoj ekzistas iom da gramatikaj malsimilaĵoj, ekzemple je lokativaj kazoj. Formoj de dualo ne ekzistas en palana aŭ karagina dialektoj, kaj en la ĉavĉuva ili estas ege uzataj. En ĉavĉuva, apuka kaj rennikova dialektoj kuranta tempo de verbo estas montrita per konfikso ку-/ко-…-ӈ. En la palana, aljutora kaj karagina ĝi esas montita per sufikso -ткын (plej verŝajne, de ĉukĉa -ркын).

Malgraŭ tiuj malsimilaĵoj, plej ofte parolantoj je diferaj dialektoj de la korjaka komprenas unu la alian je la grado necesa por efika komunikiĝo. Inter ĉiuj korjakoj ekzistas forta sento de etna kaj lingva unueco.

Influoj redakti

Antaŭ rusa kolonigo, korjaka lingvo estis relative sendependa. Kontaktoj de korjakoj kun ĉukĉoj kaj evenoj donis al korjaka lingvo iun kvanton de komunaj vortoj kun tiuj lingvoj, sed direkto de vortopreno estas ofte dubinda.

Plej multe influis la korjakan rusa lingvo. Ĉar rusoj kunportis multaj novaj nocioj, aperis granda nombro de prenvortoj. Kun ili ankaŭ aperis literoj kaj sonoj, kiuj originale ne ekzistis en la korjaka: б, д, ж, з, щ, ц. Ilin oni uzas en rusaj vortoj kiel бригада, библиотека, дробь, журнал, газета, знамя, рыбозавод, овощи, цифра.

Gramatiko de korjaka lingvo ankaŭ estas influita far la rusa. Sintakse komplikaj frazoj, apenaŭ usataj en originala korjaka, aperas kaj disvolviĝas. Korjakajn postpoziciojn oni nun ofte uzas kiel prepozicioj, kopiante la rusan. Ekzemple "apud rivero" в'эемык чеймык > чеймык в'эемык, "ĉirkaŭ arbo" уттык камлэлыӈ > камлэлыӈ уттык, "post mi" гымык явал > явал гымык ktp. En skribitaj tekstoj iam aperas uzo de pluralo anstataŭ dualo мынго anstataŭ мынгыт (manoj), тигуanstataŭ тигыт (skioj) ktp. En parolata lingvo tio ne kutimas.

La influo de rusa nur tuŝis kelkajn apartajn gramatikaĵojn. Plej baza gramatiko de la korjaka estas ne tuŝita.

Eksteraj ligiloj redakti