La kornusaloj (latine Cornales) estas planta ordo el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu ordo enhavas 6 familiojn, ĉirkaŭ 50 genrojn kaj preskaŭ 700 speciojn[1],[2]. Ĝia tipa genro estas kornuso[3].

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kornusaloj
sangoruĝa kornuso (Cornus sanguinea)
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Subklaso: asteredoj Asteridae
Ordo: kornusaloj Cornales
Link [1]
kornuso Cornus
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiuj plantoj kutime havas florojn kun kvar petaloj, drupecajn fruktojn, kaj malsuprajn ginoeciojn pintitajn kun diskoformaj nektarujoj.

Taksonomio redakti

La membroj de kornusaloj estas altagrade geografie disaj kaj morfologie variaj, kio kondukis al konsiderinda konfuzo koncerne la bonordan priskribon de la grupoj ene de la ordo kaj la rilatoj inter ili.[4]

Ĉe la Cronquist-sistemo la ordo konsistis el la familioj kornusacoj, nisacoj, Garryaceae, kaj Alangiaceae, kaj estis metita inter la Rozedoj, sed tiu interpreto jam ne estas sekvita. Multaj familioj kaj genroj antaŭe asociitaj kun Kornusaloj estis forigitaj, inkluzive de Garryaceae, Griselinia, Corokia, kaj Kaliphora, inter aliaj.[4]

Molekulaj datumoj indikas ke ekzistu kvar kladoj ene de la Kornusaloj: Cornus-Alangium, Nisoidoj-mastiksoidoj, Hidrangeacoj-Loasaceae, kaj Grubbia-Curtisia, kun Hydrostachyaceae en necerta pozicio, eventuale baza.[5] Tamen, la rilato inter tiuj kladoj estas neklara, kaj kiel rezulto de multaj historiaj taksonomiaj interpretoj kaj malsamaj opinioj koncerne la signifon de morfologiaj varioj, rangotabeloj de klasifik-grupoj ene de la ordo estas malkonsekvencaj.[4][5][6] Tiuj malfacilaĵoj en interpretado de la sistematiko de Kornusaloj povas reprezenti fruan kaj rapidan diversiĝon de la grupoj ene de la ordo.[5]

Ĉe la APG sistemo, Kornusaloj inkludas la sekvajn familiojn:

Laŭ WFO kaj TPL redakti

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (15 jun. 2020)[1],[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[7]:

*genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝian specion.
**genro akceptita en WFO sed ne en TPL. Tamen laŭ WFO, estas neniu akceptita specio en ĝi.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Cornales ĉe World Flora Online
  2. 2,0 2,1 Angiosperms ĉe The Plant List. Arkivita el la originalo je 2017-04-19. Alirita 2020-06-15.
  3. 3,0 3,1 kornuso en PIV ĉe vortaro.net
  4. 4,0 4,1 4,2 Xiang, Q. Y., Soltis, D. E., Morgan, D. R., and Soltis, P. S. (1993). Phylogenetic relationships ofCornusLsensu latoand putative relatives inferred from rbcL sequence data.Annals of the Missouri Botanical Garden80, 723-734.
  5. 5,0 5,1 5,2 Fan, C. Z., and Xiang, Q. Y. (2003). Phylogenetic analyses of Cornales based on 26S rRNA and combined 26S rDNA-matK-rbcL sequence data.American Journal of Botany90, 1357-1372.
  6. Eyde, R. H. (1988). ComprehendingCornus- puzzles and progress in the systematics of the dogwoods.Botanical Review54, 233-351.
  7. Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets
  8. hidrangeo en PIV ĉe vortaro.net
  9. filadelfo en PIV ĉe vortaro.net