Kornwestheim

komunumo de Baden-Virtembergo en Germanio

Kornwestheim - prononco [kornVESThajm] - estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ludwigsburg de la federacia lando Baden-Virtembergo. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 34 130 loĝantojn.

Kornwestheim
Blazono
Kornwestheim (Germanio)
Kornwestheim (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio • granda distrikta urbo en Baden-Virtembergo • stacidoma urbo
Administrado
Federacia lando Baden-Virtembergo
Distriktaro Distriktaro Stutgarto
Distrikto Distrikto Ludwigsburg
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 07154
Poŝtkodo 70797–70806
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 7014
Aŭtomobila kodo LB
Oficiala Municipokodo 08118046
Politiko
Komunumestro Dr. Ulrich Rommelfanger
Titolo de komunumestro Oberbürgermeister
Adreso de la administrejo Jakob-Sigle-Platz 1
70806 Kornwestheim
Demografio
Loĝantaro 34130 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)]
Geografio
Geografia situo 48° 52′ N, 9° 11′ O (mapo)48.85989.1852Koordinatoj: 48° 52′ N, 9° 11′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 297 m
Areo 14,64 km²
Oficiala retejo http://www.kornwestheim.de
vdr

Geografio redakti

Kornwestheim situas en la suda baseno de Neckar ĉe la orienta marĝeno de la ebena pejzaĝo "pajla govo" (germane Strohgäu) en fekunda leŭsa parto nomata Longa Kampo. Sur la teritorio de la urbo fluas la rivereto HolzbachGänsbach orienten al la rivero Neckar.

Najbaraj komunumoj redakti

La sekvantaj komunumoj kaj urboj limas al la urbo Kornwestheim (en la senco de la horloĝo komencante en okcidento): Möglingen, Ludwigsburg kaj Remseck am Neckar, kiuj ĉiuj apartenas al la distrikto Ludwigsburg, kaj Stuttgart.

Konsisto de la urbo redakti

Al la urbo apartenas la kerna urbo Kornwestheim kaj la municipo Pattonville. Ĉi-lasta fariĝis nur en la 1990-aj jaroj parto de Kornwestheim. Origine ĝi apartenis al Aldingen (hodiaŭ: Remseck am Neckar). La setlejo estis konstruita en la jaro 1954 de la Usona armeo. Post ĝia foriro celkooperativo aĉetis la terenon de la Germana Federacio kaj dividis ĝin inter la urbo Kornwestheim kaj la komunumo Remseck am Neckar. Tiam ĝi estis civile loĝigita kaj ĝia okcienta parto nun apartenas al la urbo Kornwestheim, dum la pli granda orienta parto apartenas al la urbo Remseck am Neckar.

Sur la tereno de Kornwestheim troviĝas ankaŭ la forlasitaj setlejoj Hoftstätt, Birglingen, Lieberheim kaj Wihingen.

Trafiko redakti

Kornwestheim disponas pri pasaĝera stacidomo, kiu estas ĉefe servita de la regiontrajnlinioj de la urbo Stutgart S4 (Stuttgart–Marbach) kaj S5 (Stuttgart–Bietigheim). Tra la urbo pasas la ĉefstrato B27.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de "Westheim" datiĝas el la jaro 780 el la Codex Laureshamensis de la Monaĥejo Lorsch.

Bildaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti