Koro (simbolo)

simbolo
Ĉi tiu artikolo temas pri dudimensia formo. Por muskola organo rigardu la paĝon Koro. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Koro (apartigilo).

Koro estas en multaj kulturoj disvastigita simbolo, kiu povas marki amon, ĉion kunigitan kun ĝi.

Koro, la simbolo de amo

Unu el interpretoj de la ♥ estas, ke ĝi prezentas stiligitajn figajn foliojn. Tiuj en la 2-a jarmilo antaŭ Kristo, pli poste komune kun folioj de hedero aperas kiel ornamaĵo sur vazoj kaj minoaj freskoj. En la 8-a jarcento antaŭ Kristo korintaj pentristoj ornamas la vazojn de figuraj bildigoj komune kun hederaj folioj kaj vinberoj en aspekto de koro. La hedero en greka, romia kaj frue kristanisma kulturoj simboligis eternan amon.

En kavalira literaturo de la 12-a jarcento kaj la 13-a jarcento aperas folioj de hedero en amscenoj, ofte pentrigitaj ĝis ruĝa koloro; la ruĝa koloro mem estas samtempe simbolo de amo. La hodiaŭ konata simbolo de ruĝa koro disvastiĝis tra Eŭropo, tiun disvastiĝon helpis ankaŭ estimo al La Koro de Jesuo, kiu mem estas simbolo de dia amo al homo, en katolika eklezio. La simbolo de koro venis en heraldikon kaj fine de la 15-a jarcento la simbolo de koro aperis ankaŭ sur ludkartoj.

La simbolo de ♥ ekkaptiĝis kiel metaforo de homa koro nur inter la 13-a jarcento kaj la 16-a jarcento. Antaŭe oni uzis al la samo pinsemajn strobilojnpiramidojn.

Kiel miensimbolo estas uzata <3. En Unikodo ekzistas kelke da simboloj de koro:

Signo Priskribo Kodo en HTML
U+2665 BLACK HEART SUIT &#x2665;&#9829;HTML-subtenata signo &hearts;
U+2661 WHITE HEART SUIT &#x2661;&#9825;
U+2764 HEAVY BLACK HEART &#x2764;
U+2765 ROTATED HEAVY BLACK HEART BULLET &#x2765;
U+2766 FLORAL HEART &#x2766;
U+2767 ROTATED FLORAL HEART BULLET &#x2767;

Kiel simbolo de plej arda aŭ seksa amo oni uzas koron trapasatan de sago, kio simbolas respektive la virinan kaj viran seksajn organojn.