Korpokandelo, pli konata sub la formo de orelo-kandelo aŭ angle thermal-auricular therapy, estas praktiko en la kampoj de alternativa medicino kaj bonfarto, kiu celas plibonigi la ĝeneralan sanstaton per la lumigo de unu fino de kava kandelo kaj metante la alian finon en la orelo-kanalon. Medicina esploro montris ke tiu ĉi praktiko estas kaj danĝera kaj neefika[1] kaj ne helpas forigi orelovakson aŭ toksajn substancojn.[2] La aserto de unu fabrikisto, ke orelokandeloj originintus de la indiana Hopi-tribo estas ankaŭ falsa.[3]

Kandelo sur oreloj aŭ aliaj korpopartoj redakti

 
Orelokandelo

Post la enkonduko de orelokandelo, la korpokandelo estis enkondukita kiel kurackandelo analoge al la orelkandelo. La apliko de korpokandelo ne estas limigita al la orelo. Korpokandeloj estas metitaj sur ĉiuj facile alireblaj korpo-, reflekso- kaj ĉakro-punktoj.

Produktregulado redakti

En Eŭropo, kelkaj orelokandeloj portas la markon CE (93/42/EEC), kvankam ili estas plejparte mem-eldonitaj de la fabrikisto. Ĉi tiu marko indikas ke la produkto estas desegnita kaj fabrikita por ne endanĝerigi la sekurecon de pacientoj, sed sendependa testado ne estas postulita kiel pruvo.[4]

Origino redakti

Kvankam Biosun, fabrikisto de orelokandeloj, referencas al ili kiel "Hopi" orekokandeloj, ne ekzistas tia praktiko ene de la tradiciaj Hopi resanigopraktikoj. Vanessa Charles, respondeculo por la publikaj rilatoj de la Hopi Tribal Council, deklaris ke uzado de orelokandeloj "ne estas kaj neniam estis praktiko farita ene de la Hopi-tribo aŭ la Hopi indianoj."[5] La Hopi-tribo multfoje demandis al Biosun, la fabrikisto de 'Hopi Ear Candles' (hopi orelkandeloj), ne plu uzi la nomon Hopi por la kandeloj[3] sed Biosun ne plenumis tiun peton kaj pluasertadas ke orelokandeloj originas en la Hopi-kulturo.[6]

Multaj rekomendantoj de orelokandeloj asertas ke la praktiko originas en la tradicia ĉina, greka, egipta aŭ nord-amerika sanpraktikoj. Oni raportis ankaŭ ke ĝia origino devenus el la mita urbo Atlantis[7]

Vidu ankaŭ redakti

  • Orelo
  • Listo de senefika kancero traktadoj

Referencoj redakti

  1. (angla) Seely, D.R.; Quigley, S.M.; Langman, A.W. (1996). "Ear candles: Efficacy and safety" (orelokandeloj: efikeco kaj sekureco). Laryngoscope106 (10): 1226–9. doi:10.1097/00005537-199610000-00010PMID 8849790.
  2. (angla) Ear Candling: Is it Safe?. Mayo Clinic. Alirita 7 June 2014.
  3. 3,0 3,1 (angla) Authenticity of the Hopi Candle" (aŭtenteco de la Hopi-kandelo). Active Health. 2-a marto 2004.
  4. (angla)  Edzard Ernst (2004). "Ear candles: a triumph of ignorance over science" (orelkandeloj : triumfo aŭ ignorado de scienco). J Laryngol Otol118 (1): 1–2.
  5. (angla) Singh, Simon.; Ernzt, E. (2008). Trick or Treatment: Alternative medicine on trial. Bantam Press.
  6. (angla) Food and Drug Administration(ed). Heather Hatfield : Home Remedy No-No Number 1: Ear Candling. Alirita 13-an januaro 2017.
  7. (angla) "Detention Without Physical Examination of Ear Candles". Arkivita de la originalo. Alirita 13-an januaro 2017.

Tradukfonto redakti

Tiu ĉi artikolo originas parte de la ĉi rilataj artikoloj en la angla (ear candeling) kaj la germana (Ohrkerze).