Korpopsikoterapio aŭ „korpe orientigita psikoterapio“ estas la nomo por malsamaj metodoj de psikoterapio, kiuj samrange traktas la psikajn kaj korpajn dimensiojn de homa spertado. La diversaj metodoj dividas la konvinkon, ke korpo kaj psiko estas nedisigebla unuo. Preskaŭ ĉiuj metodoj de korpopsikotherapio estas orientigitaj laŭ la konceptaro de profunda psikologio kaj uzas la korpan percepton kiel eblecon, porti nekonsciajn psikajn procesojn al la homa konscio. Dum la terapio la momenta kaj ĉefe korpe perceptata spertado de la paciento estas en la fokuso de la atento.

Aliro al la nekonscio redakti

Psikoterapiaj skoloj orientitaj laŭ la idearo de profunda psikologio havas la bazan koncepton, ke senkonsciaj psikaj procesoj esence influas la homan agadon, pensadon kaj sentadon, kaj ke la konsciigo de tiuj nekonsciaj procesoj estas esenca antaŭkondiĉo por psika ŝanĝo aŭ sanigo. Sigmund Freud nomis la interpredadon de sonĝoj la "reĝa vojo", do preferinda metodo, por la aliro al la nekonscio de paciento. Lia metodo de "libera pensa asociigo" kompletigis kaj plivastigis tiun aliron. En la nuntempaj psikoterapiaj skoloj orientigitaj laŭ la profunda psikologio, la analizo de la emocia interago inter paciento kaj terapiisto havas pli centran rolon por la konsciigo de nekonsciaj psikaj procesoj. En la skoloj de korpopsikoterapio oni serĉas aliron al la nekonscio pere de la perceptado de la korpo.

La korpopsikoterapia aliro al homo redakti

La bildstria desegnisto Charles M. Schulz foje igis sian figuron, la ofte tristan knabon Charlie Brown, diri pli-malpli: "Se mi suprentiras la finaĵojn de mia buŝo, tio tre malbonas por mia depresio.“ Tiu frazo bone resumas, ke ne nur la psiko influas la korpan percepton kaj sintenon, sed ke ankaŭ ŝanĝoj de korpaj sintenoj reciproke influas la psikon. Ŝajnas tute kompreneble, ke certaj korpaj sintenoj kaj gestoj "rilatas" al certaj sentoj. En ĉiutagaj situacioj la korpa sinteno kaj perceptado de psikaj sentoj kvazaŭ aŭtomate kaj nekonscie interrilatas. Kontraste al tio, per la metodoj de korpopsikoterapio unuopaj korpaj fenomenoj estas fokusigitaj kaj konsciigitaj. Terapie interesaj aparte estas tiaj korpaj sintenoj, moviĝoj aŭ perceptoj, kiuj tiom memkompreneblas, ke ili ne konscie perceptatas. Profundpsikologie orientitaj korpopsikoterapiistoj havas la hipotezon, ke en la korpaj sintenoj, moviĝoj aŭ perceptoj de la plenkreskulo "stokiĝas" emociaj informoj el la frua infaneco. Povas temi ekemple pri tiel nomataj "kernaj konvinkoj", kiel la frazeto "mi ne sufiĉe bonas". Laŭ la teorioj de la korpopsikoterapio tiaj informoj el la frua infaneco konserviĝas kiel sento en la korpo kaj difinas la mondkoncepton de la paciento. Laŭ tiuj teorioj homo kun la korpe konservita kerna konvinko "mi ne sufiĉe bonas" devus baze kredi tiun konvinkon pri si mem, sendepende de tio, kiom li poste sukcesis kaj atingis en sia vivo, kaj kiom li konscie komprenas pri la radikaleco kaj nelogikeco de tiu sento. La kropopsikoterapiistoj do konvinkatas, ke emocie fiksita kredo nur tiam ŝanĝeblas, se sur la korpe perceptita kaj spertita nivelo eblas fari alian sperton..[1] La terapiisto Albert Pesso nomas tiun alternativan kaj senpere sentitan sperton "kontraŭveneno". En la kazo de la homo, kiu kredas neniam esti "sufiĉe bone", tia kontraŭveneno estus la senpere spertita kaj de raciaj pensoj sendependa sento, percepti sin sufiĉe sukcese.[2]

Korpopsikoterapiaj metodaroj redakti

La granda kvanto de sendependaj skoloj kaj metodaroj malfacile superrigardeblas. Principe divideblas tri kategorioj de metodaroj, nome la terapio per korpaj tuŝoj, per korpaj ekzercoj kaj per trejnado de la korpa perceptado. La elekto kaj la kombino de unuopaj terapiaj teknikoj tre malsamas laŭ la unuopaj skoloj kaj metodaroj. Korpaj tuŝoj povas esti tre delikataj kaj dediĉitaj al la plifajniĝo de la korpa percepto, aŭ povas esti fortaj kun la celo de klara korpa ŝanĝo. Inter la korpaj ekzercoj la gamo varias inter la alpreno de "stresaj pozicioj" kun forta muskola tensiiĝo ĝis minimismaj eksperimentoj de moviĝoj, kiuj celas konsciigi pri la efiko de plej etaj korpaj ŝanĝoj al la homa konscio. Kaj la trejnado de la korpa perceptado fokusigas la atenton al la interna kaj ĉefe korpa perceptado. Atenteco estas mensa stato, en kiu ekestas eblo el ne juĝanta interna distanco iĝi atestanto de la momenta travivaĵo.

La Eŭropa Asocio pri Korpopsikoterapio (angle European Association for Bodypsikotherapy, EABP),kiu ankaŭ estis kuninicianto de la koresponda Amerika Asocio pri Korpopsikoterapio (American Association for Bodypsikotherapy), establiĝis kiel tegmenta organizaĵo pri plej multaj korpopsikoterapiaj metodoj kaj tutmonde difinas la terminajn kaj etikajn normojn pri la fako.

Metodoj agnoskitaj fare de la Eŭropa Asocio pri Korpopsikoterapio redakti

  • Biodinamika psikologio laŭ Gerda Boyesen
  • Bioenergia analizo laŭ Alexander Lowen
  • Biosintezo laŭ David Boadella
  • Core Energetic Therapy laŭ John C. Pierrakos
  • Hakomi laŭ Ron Kurtz
  • Integriga korpopsikoterapio (angle Integrative Body Psikotherapy, IBP, germane Integrative Körperpsikotherapie laŭ Jack Lee Rosenberg
  • Personocentrigita parola kaj korpa psikoterapio (germane Klientenzentrierte Gesprächs- kaj Körperpsikotherapie estas integrigo de personocentrigita psikoterapio laŭ Carl Rogers, Fokusigo (angle Focusing) laŭ Eugene Gendlin) kaj Korpopsikoterapio laŭ Wilhelm Reich kaj pliaj korpocentrigitaj metodoj)
  • Korpocentrigita psikoterapio laŭ Yvonne Maurer-Groeli
  • Organisma psikoterapio laŭ Malcolm Brown kaj Katherine Ennis Brown,
  • Psikoterapio laŭ Albert Pesso
  • Uniiga korpopsikoterapio laŭ Jay Stattman
  • Strukturiga korpoterapio (SKT)
  • Emocia reintegrigo laŭ Peter Bolen

Pliaj korpopsikoterapiaj metodoj redakti

Kiel pliaj korpopsikoterapiaj metodoj nomeblas:[3]

  • Vegetotherapio laŭ Wilhelm Reich; modifita de Ola Raknes, Björn Blumenthal, Federico Navarro kaj aliaj
  • Profundpsikologie bazita korpopsikoterapio (germane Tiefenpsikologisch fundierte Körperpsychotherapie) laŭ George Downing;
  • Iniciga terapio (germane Initiatische Therapie) laŭ Karlfried Graf Dürckheim;
  • Formatiga psikologio (germane Formative Psychologie) laŭ Stanley Keleman;
  • Integriga korpoterapio (germane Integrative Leibtherapie) laŭ Hilarion Petzold;
  • Psikoanaliza dancoterapio (germane Psychoanalytische Tanztherapie) laŭ Elaine von Siegel;
  • Sinergia terapio (germane Synergetik-Therapie) laŭ Bernd Joschko;
  • Funkcia malstreĉiĝo (germane Funktionelle Entspannung) laŭ Marianne Fuchs;
  • Koncentra movoterapio (germane Konzentrative Bewegungstherapie) laŭ Helmut Stolze;
  • Psikoorgana analizo (germane Psychoorganische Analyse) laŭ Paul Boyesen.

Taksoj pri efikeco redakti

Psikosomatikaj klinikoj en la tuta mondo, aparte en Mezeŭropo, havas similan komprenon pri sanigo, integrigante la korpan, psikan kaj mensan dimensiojn en socia kunteksto. Ankaŭ la fakto, ke iuj malsanasekuroj en pluraj landoj intertempe financas unuopajn terapiojn el la metodaro de „korpe centrigita psikoterapio“, povas esti komprenata kiel indiko pri agnosko de la efikeco de tiuj terapiaj metoroj.

Tamen ĝis nun ekzistas nur malmultaj empiriaj studoj kun klaraj rezultoj pri la efikeco de korpe centrigita psikoterapio. Centraj hipotezoj de la korpopsikoterapiaj metodoj ĉiukaze estas subtenataj de novaj neŭrofiziologiaj esploraj rezultoj.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Ron Kurtz: Body-Centered Psychotherapy (angle: "korpocentrigita psikoterapio"), eldonejo LifeRhythm, 1990
  2. Albert Pesso (1999): Dramaturgie des Unbewußten. Eine Einführung en la psychomotorische Therapie (germane: "dramaturgio de la nekonscio: enkonduko en la psikomotoran terapion"), eldonejo Klett-Cotta
  3. Heike Langfeld kaj Dagmar Rellensmann, p. 77 en: Marlock, Gustl kaj Weiss, Halko (eldonintoj): Handbuch der Körperpsychotherapie (germane, "manlibro de korpopsikoterapio"), eldonejo Schattauer; 1-a eldono majo 2006