Korpuso estas granda milita unuo de la armeo, formita de pluraj divizioj kaj/aŭ brigadoj kiu, ene ĝi, kapablas komandi, kontroli, operacie kaj loĝistike disvolvigi militajn teroperacojn laŭ kondiĉoj de alta aŭtonomeco, kaj ankoraŭ kun la helpo de aer- kaj mar-armeoj.

Norma simbolo de NATO-korpuso. La X-j ne indikas la korpusonumeron; anstataŭ la tri X-j prezentas korpuson (du X-j prezentas divizion kaj unu X prezentas brigadon).

Nuntempe, estas malfacile difini anticipe la komponadon de korpuso. Necese distingi inter la uzo dum pactempo kaj dum operacoj, kiam eblas ke specifaj aranĝaĵoj estu enkondukitaj, per helpo de specialigitaj trupoj, por ke ĝi povu trakti la mision konfiditan. Hodiaŭ, estas akcepteble diri ke la forto de korpuso varias inter 40.000 kaj 80.000 homoj, kutime apartenantaj al du aŭ tri divizioj, kaj ke ĝi estas kontrolita de korpusa generalogeneralleŭtenanto laŭ la lando. Dum la Unua kaj la Dua Mondmilito pro la amplekso de la bataloj, pluraj korpusoj estis kombinitaj en armeoj, kiuj siavice formis armegrupojn komanditajn de armeaj generalojmarŝaloj.

Civilaj korpusoj redakti

Civilaj organizoj analogie nomiĝas korpusoj pro siaj striktaj kaj disciplinaj regadoj, ekzemple: korpuso de Hus, korpuso en Armeo de Savo kaj eĉ korpuso de baleto.

Militaj korpusoj redakti