Kortesa Trapasejo, Trapasejo de Korteso aŭ en hispana Paso de Cortés, estas montata montopasejo je 3600 metroj de alto super marnivelo, situa inter la vulkanoj Popocatépetl kaj Iztaccíhuatl, en la centro de Meksiko. La Kortesa Trapasejo troviĝas en la subŝtato Meksikoŝtato, en la municipo Amecameca. Ĝi estas ankaŭ la loko kie estas la linio interbasena inter la Baseno de Meksiko kaj tiu de la rivero Balsas.

Tiu trapasejo akiris sian nomon pro la hispana konkistadoro Hernán Cortés, kiu eniris en la Valo de Meksiko en 1519, cele al la konkero de Tenoĉtitlano, nome la ĉefurbo de la azteka imperio. Oni diras, ke el tiu punkto sendis Korteso ekspedicion por supreniri al la vulkanoj cele al la akiro de sulfuro necesa por la produktado de la nigra pulvo por la kanonoj kaj pafiloj.