Kosimo de Mediĉo, aŭ itale Cosimo de' Medici (n. la 27-an de septembro 1389 en Florenco - m. la 1-an de aŭgusto 1464 samloke) estis itala bankisto kaj ŝtatestro. Li estas rigardita kiel la fondinto de la politika dinastio de la Mediĉoj, kiuj neoficiale regis Florencon dum la plej granda parto de itala Renesanco. Kosimo estis kromnomita "Kosimo la pliaĝa" (Cosimo il Vecchio) aŭ "Cosimo Pater Patriae". Li estis la filo Giovanni di Bicci de' Medici kaj de Piccarda de Bueri.

Kosimo de Mediĉo
(1389-1464)
itala bankisto kaj ŝtatestro
itala bankisto kaj ŝtatestro
Persona informo
Naskiĝo 27-a de Septembro 1389
en Florenco, Italio
Morto 1-a de Aŭgusto 1464
en Florenco, Italio
Tombo Baziliko de Sankta Laŭrenco
Lingvoj itala
Loĝloko Palazzo Medici Riccardi
Ŝtataneco Florenco
Subskribo Kosimo de Mediĉo
Familio
Patro Giovanni di Bicci de' Medici
Patrino Piccarda Bueri
Frat(in)o Lorenzo the Elder
Edz(in)o Contessina de' Bardi
Infanoj Piero di Cosimo de' Medici • Giovanni di Cosimo de' Medici • Carlo de' Medici
Parencoj Alessandro de' Bardi
Okupo
Okupo politikistodiplomato • bankisto
vdr

Post la morto de sia patro en 1429, li kontraŭis la oligarkian reĝimon, kiu tiam regis Florencon kaj estis kontrolita de la rivala familio Albizzi. La influo de Kosimo, tre lerta politikisto, despli graviĝis, kiam la oligarkestro Rinaldo Albizzi arestigis lin en 1433 pro akuzo de korupto. Li estis enkarcerigita en la palazzo Vecchio, kaj sekve ekziligita dum dek jaroj.

Vidu ankaŭ redakti

Kozimo la 1-a de Mediĉo (1519-1574)