Kosmonaŭto

estas homo, kiu faras flugojn en la ekstertera spaco, aŭ kosmo

Kosmonaŭto au astronaŭto estas homo, kiu faras flugojn en la ekstertera kosmo. La unua kosmonaŭto estis Jurij Gagarin (1961).

Kosmonaŭto Bruce McCandless II super la Tero, la 11-an de februaro 1984.

Sovetunio kaj nun Rusio ruslingve uzas la vorton космонавт ("kosmonavt") de la greka κόσμος ("kosmos", universo), kaj ναύτης ("nautes", navigisto); Usono elektis la terminon astronaut, de la greka ἄστρον ("astron", stelo).

Gravaj eventoj redakti

Lando Nomo Dato Priskribo
Sovetunio Jurij Gagarin la 12-an de aprilo 1961 Unua homo en la Spaco.
Usono Alan B. Shepard Jr. la 5-an de majo 1961 Dua homo en la Spaco; unua usonano en la Spaco.
Sovetunio Valentina Tereŝkova la 16-an de junio 1963 Unua virino en la Spaco.
Usono Dennis Tito la 28-an de aprilo 2001 Unua kosmoturisto.

Famaj kosmonaŭtoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti