Kosmoturismo (kosma turismo) estas la nescienca, ne ŝtate apogita veturo al suborbito de la Tero. Tio okazis ĝis nun en formo de propre-financataj flugoj per Sojuz al Internacia Kosmostacio kaj ĉirkaŭ unusemajna restado tie. Tiuj veturoj kostis 10–20 milionojn da usonaj dolaroj kaj necesis plurmonata trejnado pri la sengraviteco.

Dennis Tito – la unua kosmoturisto, kiu en 2001 mem financis sian kosmoveturon

La aviadilo de Virgin Galactic (firmao de Richard Branson) volas oferti pli malmultekostajn veturojn (ĉ. 200 000 USD) ekde 2008. Dum tiuj veturoj daŭras la sengravita stato nur kelkajn horojn aŭ malpli.

Listo de IKS-kosmoturistoj redakti

Vidu ankaŭ redakti