La kostusacoj (latine Costaceae) estas planta familio el unukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo zingibraloj (Zingiberales). Ĝi enhavas 7 genrojn kaj ĉirkaŭ 140 speciojn[1],[2]. Ĝia tipa genro estas kostuso.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kostusacoj
Costus spicatus
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: unukotiledonoj Liliopsida
Ordo: zingibraloj Zingiberales
Familio: kostusacoj Costaceae
Nakai [1]
kostuso Costus
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Costus speciosus Blanco2.442.jpg
Costus speciosus Blanco2.442
Tapeinochilos ananassae
Tapeinochilos ananassae

Etimologio redakti

La nomo de la tipa genro Costus elvenas el la sanskrita nomo de tiu planto, kusta. En Esperanto, por ne konflikti kun la jam ekzistanta radiko kost/o, la esperantigo uzas la tutan latinan radikon kiel Esperantan radikon, farante "kostuso". El tio nature rezultas la familia nomo, kostusacoj.

Taksonomio redakti

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (13 maj. 2020)[1],[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[3]:

Referencoj redakti