Kota (कोटा) (pli frue Kotah) estas milionurbo, universitata urbo kaj grava industria centro en Barato, en subŝtato Raĝastano.

Kota
urbo
Templo en Kota
Lando Barato Barato
Ŝtato Raĝastano
Situo Kota
 - alteco 271 m s. m.
 - koordinatoj 25° 11′ 00″ N 75° 50′ 00″ O / 25.18333 °N, 75.83333 °O / 25.18333; 75.83333 (mapo)
Areo 203 km² (20 300 ha)
Loĝantaro 1 076 000 (2011)
Horzono UTC + 5:30
Poŝtkodo 324 000
Telefona antaŭkodo 0744
Situo enkadre de Barato
Situo enkadre de Barato
Situo enkadre de Barato
Vikimedia Komunejo: Kota, Rajasthan
Portalo pri Barato

En la urbo vivas 1 001 694 loĝantoj sur areo de 527 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 901 loĝantoj/km².

Geografio redakti

Kota etendiĝas laŭ rivero sur tre mildaj deklivoj. Ĝajpuro troviĝas 246, Delhio 498, Mumbajo 920 km-ojn.

Historio redakti

Kota dum la historio apartenis al diversaj regantoj. Foje ĝi estis administrejo de eĉ sendependa regno.

Ekonomio redakti

Kota havas imponan sterkofabrikon. En la ĉirkaŭaĵo fekundaj kampoj etendiĝas, kie oni kultivas tritikojn, rizojn, kotonojn kaj similajn, tial agrikultura komerca centro funkcias en la urbo. Kota famas pri tre bonkvalita kalkoŝtono.

Trafiko redakti

Kota estas bone ligita al la plej multaj gravaj grandurboj per vojoj kaj fervojoj. La plej proksima flughaveno funkcias en Ĝajpuro.

Klimato redakti

Kota havas tropikan klimaton kun influo de musono, kie regas varmegaj someroj inter aprilo-oktobro. La temperaturo tiam superas la 40 °C-ojn. Dum vintro neniam frostas. Jare pluvas 886 mm. Nur inter majo-oktobro pluvas.

Vidindaĵoj redakti

 
Palaco en Kota