Koutiala estas urbo en Malio en la administra regiono Sikasso. Koutiala havas kun aglomeraĵo ĉirkaŭ 355.000 loĝantojn, la urbo mem havas en 2005 ĉirkaŭ 99.000 loĝantojn. La urbo situas 140 km norde de regiona ĉefurbo Sikasso kaj ĉirkaŭ 350 km oriente de landa ĉefurbo Bamako.

Koutiala
komunumo de Malio
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 12° 23′ N, 5° 28′ U (mapo)12.383333333333-5.4666666666667Koordinatoj: 12° 23′ N, 5° 28′ U (mapo) [+]
Alto 323 m [+]
Koutiala (Malio)
Koutiala (Malio)
DEC
Koutiala
Koutiala
Situo de Koutiala

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Koutiala [+]
vdr

La urbo estas nomata ankaŭ „ĉefurbo de la blanka oro“, kie la blanka oro estas la kotono. Koutiala estas la dua plej industriizanta urbo de Malio, ĝi estas sidejo por Compagnie malienne pour le développement du textile (CMDT) kaj Huilerie cotonnière du Malo (HUICOMA).

Koutiala situas en landoparto, kie oni parolas la minjankan lingvon kaj estis fondita en la 16-a jarcento fare de membroj de Familio Coulibaly de la reĝlando Bambara el Segou. En 1955 Koutiala akiris plilarĝigintajn rajtojn, kompareblajn al la mezeŭropa urborajtoj.

La urbo havas medipoluajn problemojn, ĉar apuda lago sekiĝas dum la seka periodo kaj la poluaĵoj penetras la grundan akvon.

Koutiala estas ĝemelita urbo de Alençon en Francio.