Tiu ĉi artikolo temas pri monto. Pri vilaĝo temas artikolo Kozákov (Radostná pod Kozákovem).

Kozákov
monto
Vido al Kozákov el Klokoĉaj rokoj
Oficiala nomo: Kozákov
Lando  Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Semily
Historia regiono Bohemio
Montaro Ješ.-kozák. montodorso
Akvejo Jizera, Chuchelský potok, Libuňka, Stebenka
Situo Kozákov
 - alteco 744 m s. m.
 - koordinatoj 50° 35′ 38″ N 15° 15′ 48″ O / 50.59389 °N, 15.26333 °O / 50.59389; 15.26333 (mapo)
Geologia konsisto bazalto, metafiro, grejso
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Kozákov
Portalo pri Geografio
trovejo de duonjuveloj

Kozákov (744 m s. m.) estas la plej alta monto de Kozákova montodorso kaj Bohemia paradizo. La montopinto estis jam ekde la praepoko elserĉata kiel trovejo de multekostaj ŝtonoj, el kiuj praepokaj ĉasistoj produktis simplajn ilojn. En kavaĵoj de la mineralo kristaliĝis globformaj plenigaĵoj de agato, jaspiso, ametisto, kristalo, fumkvarco kaj pluaj duonjuveloj. La ĉi tieaj trovejoj estis uzitaj en mezepoko por ornamado de temploj. Kozákov estas ankaŭ elserĉata loko por glisparaŝutado.

Historio redakti

En mezepoko flagris sur Kozákov signalaj fajroj. Pli poste ĉi tie amasiĝis milaj tendaroj de popolo.

Nacia natura memorindaĵo redakti

Ekde la jaro 1985 la sudokcidenta parto de Kozákov kun areo 162,83 hektaroj estas protektata kiel nacia natura memorindaĵo Kozákov.

Lokoj sur deklivoj redakti

  • Drábovna – en rokŝtonego estas supre elhakita ĉambreto, kiu verŝajne antaŭe servis kiel anoncejo.
  • Babí jeskyně kaj Kudrnáčova pec – pseŭdokarstaj kavernoj, en kiuj estis trovitaj spuroj post praepoka loĝigo.
  • Luna valo (Proskalí) – romantika valo kun ravina eligo, rokoj kaj rokformacioj
  • Ĝoja fontejo kun kapeleto el la jaro 1841. Antaŭe el la fontejo oni provizis helpe de ŝafofrapa pumpilo kabanon de Riegr per akvo. La ŝafofrapa pumpilo estas nun en muzeo de tekniko en Loukov.

Alveno redakti

Per aŭtomobilo eblas sur firmigita ŝoseo suprenveturi rekte al montopinto mem, kie estas parkmejo. Trans la montopinto kondukas turismaj markoj   ruĝa kaj   verda, komenciĝas ĉi tie   flava kaj   blua, kiuj de ĉi tie kondukas okcidenten.

Pluaj fotoj redakti

Panoramo redakti

Panorama vido el Kozákov

Eksteraj ligiloj redakti