Krakeno (mitologio)

La Krakeno estas grandega legenda marmonstro. En rakontoj ĝi ofte prenas ŝipojn per siaj multaj tentakloj, kaj tiel dronigas la ŝipojn kaj ties ŝipanojn. Nuntempe la monstro multfoje aperas kaj menciiĝas en populara kulturo, ekzemple en filmoj, literaturo, televido, videoludoj, ktp.

Desegnaĵo de Pierre Dénys de Montfort en 1801, laŭ la priskriboj de francaj maristoj, kiuj asertis esti atakata de tia monstro ĉe la marbordo de Angolo.

Multaj aŭtoroj teoriis, ke la legendo de la Krakeno ekestis pro observoj de giganta kalmaro, kiu estas vere ekzistanta kalmaro, kiu povas kreski ĝis longeco de 18 metroj. La unua priskribo de la Krakeno estis de la dano Erik Pontoppidan en la jaro 1752-1753.[1]

Referencoj redakti

  1. Erik Pontoppidan Det første forsøg paa Norges naturlige Historie, I-II, Kbh. 1752-1753