Krassó-Szörényi Lapok

Krassó-Szörényi Lapok estis hungara, pli poste rumania hungara gazeto. Ĝi ekiris kiel politika semajngazeto en 1878 en Lugos.

Historio redakti

Ĝi estis fondita de la tipografo János Virányi. Ĝia respondeca redaktoro kaj eldonisto estis en 1919 József Szidon. En 1920 la posedanto estis István Sulyok, kiu redaktis ĝi kune kun János Botos kaj Emil Horváth. De 1924 redaktis ĝin József Serényi, de 1926 Andor Arató. Ĝi fariĝis duonoficiala organo de la sekcio de Lugoj de OrMaP kaj ĝi aperis dufoje semajne. De 1928 ĝi estis la posedaĵo de la presejo Husvéth kaj Hoffer. De 1937 ĝia titolo, pro deviga uzado de loknomoj nur en rumana lingvo, ŝanĝiĝis al Caraş-Severini Lapok ĝis 1938. Ĝi ĉesis en 1939.

Fonto redakti