Kratago

genro de plantoj

Kratago (latine: crataegus) estas genro de rozacoj, kies specioj estas arboj kaj arbedoj, plej ofte kun branĉodornoj, kun duope kontraŭsidantaj, dentorandaj, lobaj folioj, simetriaj, hiperginaj floroj havantaj blankajn – ĉe iuj kulturvarioj ruĝajn petalojn. Multaj specioj estas ĝardene kulturataj. La genro havas ĉirkaŭ 200 speciojn, kiuj havas infloreskon de tenda paniklo. La frukto estas ovo- aŭ globforma.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kratago
Unustigma kratago
Unustigma kratago
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Rozaloj Rosales
Familio: Rozacoj Rosaceae
Subfamilio: MaloideaeSpiraeoideae [1]
Tribo: Pyreae [1]Crataegeae[2]
Subtribo: Pyrinae [1][3]
Genro: Crataegus
Tourn. ex L.
Species

See text

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Plej disvastiĝinta specio en Mezeŭropo estas la unustilusa kratago (C. monogyna). Ĝiaj folioj estas tranĉitaj, la ŝajnfrukto estas ruĝa.

La folio de dustilusa (tana) kratago (C. laevigata) estas mallonge loba, la ŝajnfrukto estas same ruĝa. Ĝi kreskas ĉefe en la montaraj aŭ montetaj regionoj, sed estas populara ornamplanto.

Ambaŭ menciitaj specioj havas florojn kun neagrabla heringa odoro.

Kuracplanto redakti

 
Unustigma kratago

La unu- du- kaj kvinstigmaj kratagoj enhavas efikaĵojn, kiuj plibonigas la korfunkcion, sed ili havas senspasmigajn kaj kvietigajn efikojn. La efikaĵoj troviĝas en la folioj, fruktoj, floroj de la planto: flavonoidoj, aminoj, triterpen-derivaĵoj, kolino, acetilkolino, purin-derivaĵoj, amigdalino, pektinoj, antocianidoj kaj proantocianidoj. La du lastaj grupoj havas P-vitamin-similan efikon: malpliigas la traireblecon kaj rompiĝemon de la kapilaroj, krom tio ili protektas la C-vitaminon pro la oksidiĝo, tiel kreskigas ties kvanton en la ĉelo.

La efikaĵoj malpliigas (nerekte) la altan sangopremon kaj la kolesterolon nivelon de la sango.

Propilamino estas kemiaĵo kiu ĉeestas en la floroj de kratago.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Potter, D., et al. (2007). Phylogeny and classification of Rosaceae. Plant Systematics and Evolution. 266(1–2): 5–43.
  2. G. K. Schulze-Menz 1964. Reihe Rosales. in A. Engler's Syllabus der Pflanzenfamilien mit besonderer Berücksichtigung der Nutzpflanzen nebst einer Übersicht über die Florenreiche und Florengebiete der Erde, Gebrüder Borntraeger, Berlin germane
  3. Crataegus L.. Germplasm Resources Information Network. United States Department of Agriculture (2009-01-30). Alirita 2009-03-05.