Kraterelo estas genro de fungo. En Francio, oni nomas tiun fungon "korno de abundo" pro ĝia formo aŭ "trumpeto de l'morto" pro ĝia koloro de funebro kiu estas la nigra en tiu lando. Sed malgraŭ tiu nomo malbonaŭgura, tiu ĉi fungo estas manĝebla kaj aperas eĉ inter la pli ŝatataj de fungoj plukitaj en eŭropaj arbaroj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kraterelo
Craterellus cornucopioides
Craterellus cornucopioides
Biologia klasado
Regno: Fungoj Fungi
Filumo: Bazidiomicetoj Basidiomycota
Subfilumo: Agaricomycotina
Klaso: Agaricomycetes
Ordo: Cantharellales
Familio: Cantharellaceae
Genro: Craterellus
Specioj

C. cornucopioides
C. tubaeformis
C. fallax
C. erischerhiae
C. neferens

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝia scienca nomo estas Craterellus, crater signifante vazo latinlingve.

Tiu fungo basidiomycata similas la kantarelon laŭ la formo sed ĝi estas tute kava.

Ekologio redakti

La kraterelo kreskas ĉefe en folihavaj arbaroj kaj en tre humida grundo. Fungo de la aŭtono, ĝi abundas post pluvegoj. Oni malfacilas ekvidi ĝin pro la koloro malhela kaj pro la fakto ke tiu fungo estas ofte kovrita de falintaj folioj.

Konservado redakti

La kratereloj bone sekiĝas. Oni enigas fadenon en la piedoj kaj oni alpendigis la tuton. Freŝaj kratereloj konserviĝas en aromigita oleo.

Kuirado redakti

En pato redakti

Post purigado de la fungoj kaj forigo de la teraj piedoj, malrapide kuiri tiujn fungojn en buterita pato. Aldoni hakitan ajlon kaj hakitan petroselon sen forgesi iomete da salo kaj pipro.

 
Desegno de kraterelo

Kraterelo