Krattigen

komunumo de Svislando
Krattigen
Blazono de Krattigen
Krattigen
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Frutigen-Suba Simme-Valo
Malnova distrikto ĝis 2009 Frutigen
Koordinatoj  46° 39′ 0″ N 7° 43′ 0″ O / 46.65000 °N, 7.71667 °O / 46.65000; 7.71667 (mapo)Koordinatoj: 46° 39′ 0″ N 7° 43′ 0″ O / 46.65000 °N, 7.71667 °O / 46.65000; 7.71667 (mapo)
Areo 6,0 km²
Alteco 712 m super marnivelo
Poŝtkodo 3704
Komunumkodo 0566
Mapo de Krattigen
vdr


Pri la komunumo redakti

Krattigen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Frutigen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Frutigen-Suba Simme-Valo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 966 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio redakti

La komunumo Krattigen situas ĉe la suda bordo de la Lago de Thun sur altigita teraso kun bela vido al la lago. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo Krattigen mem la vilaĝetoj Stuhlegg kaj Oertlimatt.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Krattigen limas aliflanke de la Lago de Thun en nordo al Sigriswil kaj nordoriento al Beatenberg, en oriento al Leissigen, en sudo al Aeschi bei Spiez, kaj en okcidento al Spiez.

Trafiko redakti

Kvankam la fervojlinio de Spiez al Interlaken pasas tra la komunuma teritorio, ne ekzistas staicidomo en Krattigen. La komunumo estas konektita al la publika transportreto per poŝtaŭtolinio al Spiez. La plej proksimaj alveturejoj al la svisa aŭtovojo A8, kiu pasas laŭborde de la lago tra la komunumo, situas okcidente en Leissigen kaj oriente en Spiez.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Krattigen datiĝas el la jaro 1300 kiel Krattingen.[1] Dum mezepoko Krattigen estis etsenjorujo de la Baronoj de Eschenbach. Post la reĝomordo de Windisch Aŭstrio postulis en la jaro 1308 la privilegiojn pri Krattigen. Inter 1366 ĝis 1483 iom post iom la bernaj civitanoj von Scharnachtal iom post iom aĉete akiris la privilegiojn pri la senjorujo. En la jaro 1513 la urbo Berno akiris la lokon kaj unue metis ĝis sub la administrado de Mülenen kaj poste de Frutigen.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti