Krepo

speco de ŝtofo
Tiu ĉi artikolo temas pri la ŝtofo krepo. Pri la ovaĵa plado nomata krespo aŭ patkuko vidu la artikolon patkuko. En la franca lingvo (crêpe) kaj en iuj pliaj naciaj lingvoj ambaŭ fenomenoj havas la saman nomon.

Krepo[1] laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIVReta Vortaro estas specifa delikata ŝtofo, do teksaĵo por aparta uzo, el lanosilko. Temas pri materialo pli-malpli travidebla kaj kun krispa surfaco, prezentanta multajn faldetojn kaj ondetojn senordajn.

Referencoj redakti

  1. laŭ Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, eldono de 1970, paĝo 579