Por samtitola artikolo vidu la paĝon Krepusko (apartigilo).

Krepusko estas la tempo de matena sunleviĝo kaj vespera sunsubiro, kiam la rigardanto perceptas sian ĉirkaŭaĵon kiel en duonlumo. Temas pri nebula lumo, kiun estigas sunaj radioj resenditaj de la tera atmosfero post subiro de la suno kaj antaŭ ties leviĝo.

Krepusko (angle: twilight) estas la tagoparto inter sunsubiro kaj nokto kaj inter nokto kaj sunleviĝo

En simbola senco, matena krepusko ofte asociiĝas kun fortiĝo, komenco kaj espero, dum vespera krepusko asociiĝas kun ekkadukiĝo, ekfiniĝo kaj ekmalfortiĝo.

  • Ekzemplo por la unua simboligo estas la nacia kultura konsciiĝo de parolantoj de la litova lingvo dum la 19-a jarcento, kiuj por sia movado elektis la nomon Aušra, matena krepusko aŭ mateniĝo, kaj revivigis la memoron pri la antikva antaŭkristana litova diino Aušra kiu - personigante la sunleviĝon - donis esperon kaj kuraĝigis.
  • Ekzemplo de la dua simboligo estas "la Krepusko de la Dioj" (germane Götterdämmerung), opero de Richard Wagner, en kiu la ĝermanaj dioj, pri kiu rakontas la opero, ekperdas sian forton kaj ekdegeneras.

Vidu ankaŭ redakti

Bildaro redakti