La kreskohormono (GH, de la angla: growth hormone) estas proteina hormono sekreciita de la adenohipofizo. Ĝi regulas la postnaskan kreskon, la metabolon kaj la elektrolitan ekvilibron; pliigas la lipolizon kaj malpliigas la stokojn de graso; pliigas la kapton de proteinoj kaj eltenas la muskolajn mason kaj fortojn.[1]

La kreskohormono estas polipeptido de 191 aminoacidoj de unusola sintetizigita ĉeno, stokita kaj sekreciita de la somatotropaj ĉeloj ene de la flankaj aloj de la adenohipofizo. La termino somatotropina hormono referencas al la kreskohormono 1 produktita nature de la animaloj, dum la termino somatropino referencas al la kreskohormono produktita de la teknologio ADN rekombiniga,[2] kaj en homoj ĝi estas mallongigita «HGH».

La kreskohormono estas uzata kiel kuracilo akirebla per preskribo por trakti la kreskomisordoj en infanoj kaj plenkreskuloj por trakti la malsufiĉo de GH. En ĵusaj jaroj en Usono, kelkaj kuracistoj ekpreskribis kreskohormonojn al maljunaj pacientoj kun malsufiĉo de GH (sed ne al sanaj personoj) por pliigi la vitalecon. Top estas laŭleĝa, sed ties efiko kaj sekureco por tiu uzado ne estis pruvita per klinika testado. Nuntempe, la hGH estas ankoraŭ konsiderita tre kompleksa hormono, kaj multaj el ties funkcioj estas ankoraŭ nekonataj.[3]

La GH estis studita por bredi la brutaron plej efike en la industria agrikulturo kaj oni faris diversajn klopodojn por akiri registaran aprobon por uzi la GH en la brutobreda produktado. Tiuj uzoj estis polemikigaj. En Usono, la nura uzado de GH aprobita de la FDA estas la uzado de la ekskulda formo de GH por bovoj nome bova somatotropino, por pliigi la produltadon de lakto de laktoproduktaj bovoj. Tiam oni permesas la komercistojn etikedi la laktujojn kiel de lakto produktita kun aŭ sen bova somatotropino.

Notoj redakti

  1. Lu, Man; Flanagan, Jack U.; Langley, Ries J.; Hay, Michael P.; Perry, Jo K. (februaro 2019). «Targeting growth hormone function: strategies and therapeutic applications» Signal Transduct Target Ther (en angla) (Nature Publishing Group) 4 (3). PMID 30775002. doi:10.1038/s41392-019-0036-y. Konsultita la 25an de julio 2020.
  2. Daniels, M. E. (1992). «Lilly's Humatrope Experience». Nature Biotechnology 10 (7): 812. doi:10.1038/nbt0792-812a.
  3. Powers, M. (2005). «Performance-Enhancing Drugs». En Deidre Leaver-Dunn; Joel Houglum; Harrelson, Gary L., eld. Principles of Pharmacology for Athletic Trainers. Slack Incorporated. pp. 331-332. ISBN 1-55642-594-5.

Bibliografio redakti

  • MARTÍN CUENCA, E. "Fundamentos de fisiología" Ed. Thomson (2006)
  • RHOADES, R. A.; TANNER, G. A. "Fisiología médica" eD. Elsevier (1997)