La Kresta akcipitro (Accipiter trivirgatus) estas taga rabobirdo el familio Akcipitredoj kiu inkludas ankaŭ multajn aliajn tagajn rabobirdojn kiel agloj, buteoj kaj cirkuoj.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kresta akcipitro
Kresta akcipitro
Kresta akcipitro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Accipiter
Specio: A. trivirgatus
Accipiter trivirgatus
(Temminck, 1824)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

Krestaj akcipitroj reproduktiĝas en sudorienta Azio el Barato kaj Srilanko ĝis suda Ĉinio, Indonezio kaj Filipinoj. Ili estas specio de loĝantaj birdoj ĉe lokoj de malaltaj teroj kie estas arboj ĉu ĝangaloj ĉu arbaroj ĉu manglejoj; ankaŭ en malfermaj altaj zonoj kie estas arboj en Butano kaj Barato ĉe Himalajo (arbaroj de Shorea robusta); tamen en tiuj nordaj habitatoj ĝi estas tre rara. Ili vivas el marnivelo ĝis 2.400 m de alteco. Esence tiu orientalisa specio estas limigita al tropikaj kaj varmaj subtropikaj areoj.[2]

Aspekto redakti

 
Plenkreskuloj estas malhelgrizbrunaj supre. Notu la kreston.

La Kresta akcipitro estas rabobirdo kun mallongaj larĝaj flugiloj kaj longa vosto, taŭgaj por manovri inter arboj. Ili estas 30-46 cm longaj, kaj la ino estas multe pli granda ol la virbirdo. Pligrandeco kaj eta kresto surnuka, klare videbla en konturo, diferencigas ĝin disde la plej proksima familiano nome Hindia akcipitretoBesro, Accipiter virgatus.[1] Virbirdoj pezas ĉirkaŭ 200 gm, la inoj ĉirkaŭ 350 gm.

La virbirdo havas malhelbrunan kronon, grizan vizaĝon, nigrajn strietojn gorĝa kaj mustaĉa. Helaj subaj partoj estas ruĝecbrune striecaj vertikale en brusto kaj horizontale en ventro.

La ino -pli granda- havas pli brunajn kapon kaj striojn en subaj partoj. La junuloj havas helajn bordojn en kapaj plumoj kaj la kolorfono de subaj partoj estas pli flaveca (sablokolora) ol blanka.[1]

Kruroj kaj irisoj estas tre flavaj. La beko estas malhelgriza kaj la vaksaĵo flava.

Kutimoj redakti

Temas pri arbara specio de loĝantaj birdoj, tio estas nemigrantaj, kiuj konstruas neston el bastonetoj en arbo kun folioj en interno, kie la ino demetas du aŭ tri ovojn bluecblankajn, kiuj estas kovotaj dum iomete pli ol unu monato.[1]

La flugo estas karaktera malrapida flugilfrapado kaj posta glitado, simila al aliaj Akcipitroj kiaj la Akcipitro (A. gentilis).[1] Kiel samfamilianoj, tiu silenta arbara birdo ĉasas birdetojn, mamuletojn kaj reptiliojn en arbaro, kaptante ilin neatendite per surpriza ekflugo ekde gvatejo.

Subspecioj redakti

La subspecioj de la Kresta akcipitro (Accipiter trivirgatus) estas diversaj laŭ la loĝloko. Tiele:

  • A. t. indicus en Nepalo, norde de Barato ĝis suda Ĉinio kaj Hindoĉinio.
  • A. t. peninsulae en sudokcidento de Barato.
  • A. t. layardi en Srilanko (Cejlano).
  • A. t. formosae en Tajvano (Formoso)
  • A. t. trivirgatus en Sumatro.
  • A. t. niasensis en Insularo Nias, okcidente de Sumatro.
  • A. t. javanicus en Javo.
  • A. t. microstictus en Borneo.
  • A. t. palawanus en Filipinoj: precize Insularo Palavano kaj Kalamianoj.
  • A. t. castroi en Filipinoj: precize Insulo Polijo, proksima de Luzono.
  • A. t. extimus en Filipinoj: precize Negros ĝis Mindanao.

Vivo redakti

La isĉnocera laŭso Degeeriella storeri estas parazito de tiu birdo; ĝi estas ankoraŭ nekonata el iu ajn alia gastiganta specio. Aliflanke la Kurodaia fulvofasciata, nome amblicera laŭso parazita de la Kresta akcipitro, troviĝas amplekse en rabobirdoj de la tuta Holarkto.[3]

En Hongkongo, A. trivirgatus estas protektata specio laŭ la Wild Animals Protection Ordinance Ĉap 170. Ĝi povas troviĝi en la Parko Kam Ŝan.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Grimmett et al. (1999)
  2. Grimmett et al. (1999), Inskipp et al. (2000), Singh (2002)
  3. Elbel & Price (1973), Dalgleish (2003)
  • BirdLife International (2008). Accipiter trivirgatus. En: IUCN 2008. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 23a Junio 2009.
  • Dalgleish, R.C. (ed.) (2003): Birds and their associated Chewing Lice: Akcipitredoj. Versio de 2003-AŬG-30. Konsultita la 2009-JUN-23.
  • Elbel, Robert E. & Price, Roger D. (1973): Three new Oriental and New Guinean Degeeriella (Mallophaga: Philopteridae). Pacific Insects 15(1) : 95-101. PDF plena teksto
  • Grimmett, Richard; Inskipp, Carol, Inskipp, Tim & Byers, Clive (1999): Birds of India, Pakistan, Nepal, Bangladesh, Bhutan, Sri Lanka, and the Maldives. Princeton University Press, Princeton, N.J.. ISBN 0-691-04910-6
  • Inskipp, Carol; Inskipp, Tim & Sherub (2000): The ornithological importance of Thrumshingla National Park, Bhutan. Forktail 14: 147-162. PDF plena teksto Arkivigite je 2012-02-15 per la retarkivo Wayback Machine
  • Singh, A.P. (2002): New and significant records from Dehra Dun valley, lower Garhwal Himalayas, India. Forktail 18: 151-153. PDF plena teksto Arkivigite je 2008-07-25 per la retarkivo Wayback Machine