Krestargusa fazano

La Krestargusa fazanoKresta argusfazano, Rheinardia ocellata, estas mezgranda membro de la fazanoj de la familio de Kokoformaj birdoj nome Fazanedoj. Tiu specio estas la ununura membro de la monotipa genro Rheinardia.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Krestargusa fazano
Krestargusa fazano, juna masklo kaptive naskita en Sajgono
Krestargusa fazano, juna masklo kaptive naskita en Sajgono
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Rheinardia
Specio: Rh. ocellata
Rheinardia ocellata
(Elliot, 1871)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ino

Ĝi estas granda (ĝis 235 cm longa) kaj spektakla paveca membro de la grupo de la fazanoj kun malhelbruna punktecnigra kaj sablokolora plumaro, rozkoloreca beko, brunaj irisoj kaj blua nuda haŭtaĵo ĉirkaŭokula. La kapo estas malgranda, ornamata per blankaj superokula strio kaj erektaj krestoplumoj el malantaŭa krono. La rimarkinda kaj ĝenerala blanka fajnega punkteco havigas tialon por la komuna nomo de Krestargusa kiel aludo al la miloj da okuloj de Arguso kaj same por la latina scienca nomo ocellata kiu same laudas al la ocelli. La masklo havas larĝan kaj tre longan voston de 12 vostoplumoj ĝis 2 m longan (dumlonge konsiderata la plej longaj plumoj de natura birdospecio). La ino aspektas simile, kun pli mallongaj kresto kaj vosto.

Oni konas malmulte pri tiu specio en la naturo. Ĝi estas timida kaj kaŝema birdo; la Krestargusa fazano troviĝas en arbaroj de Vjetnamio, Laoso kaj Malajzio en Sudorienta Azio. Ties dieto konsistas ĉefe el senvertebruloj, nome moluskoj, amfibioj, malgrandaj reptilioj, bambuburĝonoj, folioj, fruktoj kaj fungoj.

Kiel ĉe aliaj fazanoj, la Krestargusa fazano retiriĝas el arboj ĉe la arbara kanopeo dum multaj horoj tage. Ili restas sur tiuj arboj dum tagoj foje dum la humida sezono. La Krestargusaj fazanoj estas fortaj flugantoj kaj paroj povas flugi kune.

Pro pliiĝanta habitatoperdo same kiel pro troĉasado en kelkaj areoj, la Krestargusa fazano estis pritaksata kiel Preskaŭ Minacata ĉe la IUCN Ruĝa Listo. Ĝi estas listita en Apendico I de CITES.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti