Kresto laŭ PIV estas

  • 1-e karneca, plejofte ruĝa, elkreskaĵo sur la kapo de kelkaj birdoj, ekzemple kokomeleagro,
  • 2-e plumtufo sur la kapo de kelkaj birdoj, kaj
  • 3-e elstara longforma konturo (ekzemple kresto de monto, de ondo aŭ de kasko).
virkoko kun impona ruĝa kresto

En la tria senco de la vorto, kresto povas esti difinata kiel specifa geometria formo - pli detale pri tiu aspekto legu en la artikolo Kresto (geometrio).

Citaĵo
 La koko fiere levis supren la kreston.Z 

Koresponde, senkrestigi signifas forigi la kreston de iu aŭ io (ekzemple senkrestigi la muron de remparo).