La Neue Preußische Zeitung ("Nova Prusia Gazeto") estis germana gazeto presita en Berlino el 1848–1939. Ĝi estis konata kiel KreuzzeitungKreuz-Zeitung ("Kruc-Gazeto") ĉar ties simbolo estis Fera Kruco (eisernes Kreuz).

Militdeklara parolado de la Kaisero "Al la Germana Popolo!" sur la ĉefpaĝo de la matena eldono la 7-an de aŭgusto 1914.

Tiu gazeto estis fondita dum la revolucioj de 1848 fare de Hermann Wagener por agadi kiel voĉo de prusiaj konservatismo, speciale Leopold kaj Ernst Ludwig von Gerlach kaj Hans Hugo von Kleist-Retzow. Tiu gazeto iĝis la ĉefa komunikilo kaj disvastigilo por la ideoj de la Prusia Konservativa Partio, kaj ĝi kontraŭis la planojn de Otto von Bismarck por la Unuigo de Germanio dum la 1860-aj kaj 1870-aj jaroj.