La Kreva Unio estis kuniĝo de la Reĝlando Pollando kaj la Grandprinclando Litovio per persona unio (kuna reĝo) en urbo Krevo, la 14-an de aŭgusto 1385.

la Pola Regno kaj la Granda Duklando en 1387

La unio estis unu el ses internaciaj traktatoj inter ambaŭ ŝtatoj. Oni decidis ke la grandduko de Litovio, Jogajlo, edziĝu kun Jadviga kaj iĝu reĝo de Pollando. Krome li konsentis baptiĝi (faris tion unu jaron poste kaj tiam ricevis nomon Ladislao), igi Litovion kristana, bataladi kontraŭ la Ordeno de germanaj kavaliroj kaj liberigi politikajn malliberulojn.

La unio finiĝis en 1399 post la morto de Jadvigo.

Vidu ankaŭ redakti