La Kria (krie: ᓀᐦᐃᔭᐍᐏᐣ Nēhiyawēwin, angle Cree, france Cri) estas la lingvo indiĝena la plej parolata en Kanado kun ĉirkaŭ 70 000 parolantoj.

Kria lingvo
ᓀᐦᐃᔭᐍᐏᐣ
Nēhiyawēwin
lingvo • makrolingvomoderna lingvo
Cree-Montagnais-Naskapi
Parolata en Kanado
Parolantoj 10 875
Denaskaj parolantoj 117,400
Skribo Latina alfabeto, Kanadaj Indiĝenaj Silaboj
Lingvistika klasifiko
Algia
Algonkena
Centra algonkena
Kria
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Nordokcidentaj Teritorioj
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 cr
  ISO 639-3 cre
  Glottolog cree1271
Angla nomo Cree
Franca nomo cri
Vikipedio
vdr

Malgraŭ la ne tre grandnombra parolantaro la parolejo de la lingvo etendiĝas tra ĉ. 60 longitudaj gradoj. Do aperis pluraj dialektoj, fonetike klasifikeblaj laŭ pluraj kriterioj, ekzemple:

  • La longaj vokaloj ê kaj î parte estas apartaj fonemoj, parte kunfandiĝis.
  • La orientaj dialektoj inter Labradoro kaj Ontario distingas inter š (ŝ) kaj s, la okcidentaj ne.
  • La sono de retrofleksa "l", supozata en la pra-algonkina lingvo, disevoluis al diversaj sonoj en diversaj dialektoj.

Eblas klasi la dialektojn en naŭ grupojn, kiuj de okcidento al oriento estas:

  • Kria preria (apartena al la ipsilona dialekto)
  • Kria arbara (th-dialekto)
  • Kria marĉa (n-dialekto), kies okcidenta varianto diferencas de la orienta per kunfandiĝo de š kaj s
  • Kria alka (l-dialekto)
  • Jakoba-Golfa Kria (ipsilona dialekto), kies norda varianto diferencas de la suda per la kunfandiĝo de ê kaj î, kiu tamen ne malhelpas interkomprenon
  • Atikamekŭ (r-dialekto)
  • Okcidenta Montara (l-dialekto)
  • Inu (l-dialekto; foje nomata Orienta Montara)
  • Naskapi (ipsilona dialekto)

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti