Krilo (krill) estas norvegdevena vorto kaj signifas cetacan nutraĵon, tamen en la sveda nomigâs kiel »brilmarkankretoj«. En pli mallarĝa senco, krilo estas Euphausiidae tio estas etaj kankroj, kiuj estas partoj de bestoplanktonoj kaj apartenas al salikoko-similaj krustuloj de la ordo Euphausiacea. La plej konata specio estas la antarkta krilo (Euphausia superba).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Krilo
Meganyctiphanes norvegica
Meganyctiphanes norvegica
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Subfilumo: Krustacoj Crustacea
Klaso: Malakostrakoj Malacostraca
Superordo: Eucarida
Ordo: Euphausiacea
Dana, 1852
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

Kriloj formas grandegajn svarmojn. Krilo longas ĝis 6 cm, pezas 2 g kaj verŝajne vivas ĝis 6 jaroj. La "stomako" brilas verde tra la travidebla haŭto, kaj pruvas tion, ke E. superba nutras sin per vegetoplanktono, specife silika algo, kiun ĝi filtras el la akvo per fascina kaptokorbo [1] Arkivigite je 2002-11-18 per la retarkivo Wayback Machine. Krilo povas demanĝi ankaŭ algojn de la suba flanko de flosglacio [2] Arkivigite je 2002-12-01 per la retarkivo Wayback Machine. Krilo nomiĝas ankaŭ lumsalikokolumkankro, ĉar sur la okuloj kaj sur la korpo troviĝas lumorganoj, kiuj elsendas flav-verdan lumon (bioluminesko).

Disvastigo redakti

Euphausia superba vivas ĉirkaŭ la Antarkto. Pliaj gravaj krilaj specioj vivas en la Nordatlantiko (Meganyctiphanes norvegica) kaj en Pacifiko (Euphausia pacifica).

Graveco redakti

La biomaso estas taksita je 100-800 milionoj da tunoj, tiel E. superba estas verŝajne la plej sukcesa bestospecio de la mondo. Ĝi formas bazon de la antarkta ekologisistemo kaj estas la ĉefa nutraĵo por cetacoj, fokedoj, sepioj, pingvenoj, albatrosoj kaj aliaj birdoj.

La tuta kaptado de E. superba sumas jare ĉirkaŭ 90 000 tunojn.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • Ĉi tiu artikolo legita esperante ĉe YouTube